Saltu al enhavo

Wolfgang Schwanzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Schwanzer
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1953 (1953-06-05)
Morto 31-an de januaro 2026
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ŝtatoficisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wolfgang SCHWANZER (naskiĝis la 5-an de junio 1953, forpasis la 31-an de januaro 2026) estis germana esperantisto.

De 1989 ĝis 1994, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Kiel GEA-prezidanto li gvidis la procezon de la alproksimiĝo al GDREA kaj de la unuiĝo de ambaŭ germanaj Esperanto-organizaĵoj. Dum la 68-a Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg li antaŭ la ĉirkaŭ 300 kongresanoj publike diskutis kun Rainer Heckhausen, vicprezidanto de GEA, Ronald Lötzsch, prezidanto de GDREA kaj Detlev Blanke, sekretario de GDREA, pri la rilatoj inter la du asocioj. Li ankaŭ elpaŝis dum la 5-a Centra Renkontiĝo de la esperantistoj en Kulturligo de GDR en majo 1990 en Brandenburgo kaj tie prezentis GEA al la orientgermanaj esperantistoj. Fine li dum la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en majo 1991 en Munkeno subskribis kun Ronald Lötzsch la unuiĝan kontrakton.

En 1996, GEA nomumis lin honora membro. Pro la edukado de siaj du filoj, li dum kelkaj jaroj apenaŭ plu aktivis por la movado, sed en 1999 li denove transprenis gravajn postenojn: Li fariĝis germana ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA kaj transprenis de Manfred Führer la libroservon de GEA.

Wolfgang Schwanzer studis geografion en Frankfurto ĉe Majno, kie li diplomitiĝis kaj doktoriĝis. Ĝis pensiiĝo fine de la 2010-aj jaroj li laboris kiel oficisto de la germana federacia lando Hesio. Li mortis la 31-an de januaro 2026.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Wolfgang Schwanzer: Ŝanĝoj en la estraro de Germana Esperanto-Asocio. En; Esperanto aktuell 3/1989, p. 23.
  • Friedrich Hilpert, Werner Bormann, Rainer Heckhausen: Retrorigardo al la 69-a Germana Esperanto-Kongreso. En Esperanto aktuell 5/1991, p. 10–11.
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Helmut Klünder1989 - 1994Elsbeth Bormann