N. Klünder
N. Klünder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1992 en Steinfurt, Germanio |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Helmut Klünder |
Patrino | Elisabeth Klünder |
Parencoj | Margarete Klünder (avino) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |
N. KLÜNDER (naskiĝis la 15-an de decembro 1992) estas germano, kiu naskiĝis en esperantlingva familio kaj iĝis denaska esperantisto: La germandevena patro Helmut Klünder, mortinta en 2022, kaj la poldevena patrino Elisabeth Klünder, mortinta jam en 2002, estis aktivaj membroj de la Esperanto-movado, sed antaŭ ili, la praavo lernis Esperanton jam en 1908 kaj la avino patroflanka samkiel la patro mem kreskis kiel denaska esperantisto.
N. estis gimnaziano en Rheine, je la persona nomo Nils Martin[1][2] (en Esperanto kromnomita "NoMoKeto"),[3] post la abitura ekzameno ekstudis informadikon en la universitato Bochum, post la jaro 2010 alprenis la nomon Nicole[4] kaj laŭ la stato de 2015 plustudas tiun fakon en la universitato Duisburg-Essen. Plurajn jarojn aktiva laboranto en Germana Esperanto-Junularo kaj en TEJO, N. interalie estis kunorganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en aŭgusto 2015, kiu okazis en la germania urbo Wiesbaden.
Referencoj
- ↑ informo de la gimnazio (germane)
- ↑ anonco pri intervjuo de Chuck Smith en junio 2013, kun foto (esperante)
- ↑ je tiu nomo li ankaŭ estis aktiva en la germanlingva vikipedio inter 2007 kaj 2010 (germane)
- ↑ la intervjuo de Chuck Smith en junio 2013 (esperante kaj angle) kun sekva intervjuo ankaŭ de la patro (same esperante kaj angle)
Eksteraj ligiloj
- artikolo Für uns ist das ganz normal - Muttersprache Esperanto ("por ni tute normalas: denaska lingvo Esperanto") de aprilo 2008 pri la nepo Nils, filo Helmut kaj "avino" Margaret en la gazeto Westfälische Nachrichten en Monastero (germane)