Universitato Duisburg-Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universitato Duisburg-Essen
devizo: scienco ĉe Rejno kaj Ruhr
tipo: ŝtata
rektoro: prof-o d-ro Lothar Zechlin
fondadodato: 2003 (resp. 1972)
loko: Duisburg kaj Essen (NRV)
studokotizoj: 500 € ekde la SS 2007
fakultatoj: 13
enmatrikuligataj studentoj: 32.537 (VS 2006/07)
inokvoto: 47%
dungitoj: 3.640
el tiuj profesoroj: 563
el tiuj sciencaj kunlaborantoj: 1.770
adreso: Universität Duisburg-Essen
47058 Duisburg bzw. 45117 Essen
retpaĝo: www.uni-duisburg-essen.de

La Universitato Duisburg-Essen (mallonge: Uni DuE) estis fondita la 1-an de januaro 2003 per fuzio de la Gerhard-Mercator-Universitato en Duisburg kaj la Universitato-Ĝeneralaltlernejo en Essen. Ĝi apartenas kun ĉ. 32.500 studentoj al la dek plej grandaj universitatoj laŭ studentnombro.

Fuzio[redakti | redakti fonton]

La du universitato suferis samkiel la aliaj novfondaĵoj el la 1970-aj jaroj de gravaj konkuradaj malavantaĝoj, ĉar personaro, strukturoj, kontaktoj kaj ĉio alia devis esti tuttute novkonstruataj, sed la financaj rimedoj ne permesis atingi la establitajn universiatojn.

Krom tio ekzistis la pretendo de ambaŭ altlernejoj, esti reprezentata en ĉiuj gravaj sciencoj, tiel ke la disponeblaj rimedoj devis esti dispartigata al granda amplekso da fakoj. La fiksa ideo de ĝenerala universitato, kiun sekvis la plimultaj grandaj kaj mezgrandaj universitatoj, rezultigis, ke multaj fakoj elformantaj nur malmulte da specialigoj kaj apenaŭ efikantaj eksteren restis malgrandaj. Postaj provoj formi pezcentrojn trafis sur decidan reziston el tiuj fakoj, kiuj estus dissolvitaj laŭ la donataj rimedoj, kaj havis nur malmultegan sukceson.

Post multjara, akra disputo pri la solveblecoj por la senkontestaj problemoj la priscienca ministerio de la lando NRV realigis per leĝo la formalan dissolvon de ambaŭ universitatoj je la 31-a de decembro 2002. Je la 1-a de januaro 2003 la universitato Duisburg-Essen estis novfondata. Samdate ĉiuj ĝeneralaltlernejoj estis transigataj en tradiciaj altlernejajn formojn. Tiu sinsekvo intencis venki la reziston en la altlernejoj, ĉar pro la formala dissolvo de la altlernejo ties konsento ne estas necesa. La fondadofazo finiĝos la 31-an de decembro 2006. La fondorektoro enmetita de la ministrejo estis konfirmata de la altlerneja senato en novembro 2006 kaj tiel nomumata unua elektita rektoro.

Kun la fuzio estis ligita la espero, ke per faskigo de la fakaro al pli grandaj fakterenoj je po unu starejo, kiuj havu sufiĉe da potencialo por specialigoj kaj pli efikaj partopreno al la internacia scienca diskuto. Ĝis hodiaŭ estas kontestata, ĉu vere necesis por tio fuzio, ĉar eble sufiĉus elŝanĝo de fakoj kaj fakterenoj.

Ekde la komenco de la fuziodebato kaj speciale ekde la formala novfondado ekestis akraj disputoj inter ambaŭ starejoj pro la alloĝigo de la fakterenoj. Laŭ la provizora rezulto (stato 2006) nur unu el la kvar grandaj fakgrupoj (mensaj,sociaj-, naturaj- kaj inĝenieraj sciencoj samkiel medicino) fakte koncentriĝas sur unu loko: la medicino restis en la Asinda kliniko. La tuta instruistoinstruado nun okazas en Asindo, dum kiam fakterenoj kiel fiziko iris al Duisburg. Laŭ decido de la altlernejestroj tamen la fakoj sociologio kaj politiko apartenas al la profilo „teknika altlernejo“ de la starejo Duisburg, la konstruinĝenieraĵo al la profilo „mensaj kaj sociaj sciencoj“ de la universitato Asindo.

Esploro[redakti | redakti fonton]

En la esploro la universitato koncentriĝas al jenaj pezocentroj:

  • urbaj sistemoj: longdaŭra evoluo, logistiko kaj trafiko
  • bazoj kaj aplikado de la nanoteknologio
  • molekula medicino, medicina bioteknologio kaj medicinefektivigo
  • instru-lern-esploro kaj klerigo en la 21-a jarcento (kun la sferoj: naturscienca instruo, plikleroesporo, lernado kun amaskomunikiloj)
  • diskreta matematiko: Centra scienca institurcio estas la instituto por eksperimenta matematiko, kiun oni fondis por ebligi kunlaboron interfakan de matematikistoj, komputilistoj kaj komunikteknikistoj en la sferoj algebro, nombroteorio kaj matematikaj metodoj de la datumtransigo.
  • edukscienco: Kun la edukscienco (instituto por profesia kaj plikleriĝo) la universitato disponas pri ege esplorpotenca sfero.

Fakultatoj kaj institutoj[redakti | redakti fonton]

kampo Asindo

La universitato estas subdividita en jenajn fakultatojn:

  • fakultato mensaj sciencoj
  • fakultato socisciencoj
  • fakultato klerosciencoj
  • fakultato arto kaj dezajno
  • fakultato ekonomisciencoj
  • fakultato entreprenekonomio
  • fakultato Chemie
  • fakultato Physik
  • fakultato Mathematik
  • fakultato biologio kaj geografio (kun botanika ĝardeno)
  • fakultato por inĝeniersciencoj
  • fakultato konstrusciencoj
  • medicina fakultato kaj universitata kliniko

Ĉe la altlernejo estas inter alie jenaj institutoj:

  • instituto por malaltrejnlanda kulturhistorio kaj regionevoluo
  • kulturscienca instituto Asindo
  • Rejn-Ruhr-instituto por sociesploro kaj politika konsilado
  • Rejnland-Vestfalia instituto por ekonomiesploro
  • Salomon-Ludwig-Steinheim-Instituto

Personoj[redakti | redakti fonton]

Profesoroj kaj docentoj (parte eksaj)[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Bäcker, sociologiisto
  • Norbert Bolz, amaskomunikteoriisto
  • Tanja Brühl, politiksciencisto
  • Florian Coulmas, orientaziosciencisto
  • Hélène Esnault, matematikisto, portanto de la Leibniz-Premio
  • Hartmut Esser, Sociologiisto
  • Gerhard Frey, matematikisto
  • Carl Friedrich Gethmann, filozofiisto
  • Andreas Gruschka, pedagogiisto
  • Klaus Hänsch, politiksciencisto, hodiaŭ politikisto
  • Bärbel Höhn, matematikisto, hodiaŭ politikisto
  • Vittorio Hösle, filozofiisto
  • Klaus Hurrelmann, kleroesploristo
  • Siegfried Jäger, germanisto
  • Michael Kerres, amaskomunikdidaktikisto
  • Klaus Klemm, klerosciencisto
  • Karl-Rudolf Korte, politiksciencisto
  • Heinz Kremers, teologo, portanto de Buber-Rosenzweig-Medalo
  • Gerd Mietzel, psikologiisto
  • Antonio Milososki, politiksciencisto, ministro por eksterlandaj aferoj en Makedonio
  • Franz Nuscheler, politiksciencisto
  • Uta Ranke-Heinemann, teologo
  • Bert Rürup, financsciencisto
  • Julius H. Schoeps, historiisto
  • Michael Schlander, ekonomisciencisto
  • Faruk Şen, entreprenekonomiisto/ direktoro de la Asinda centro por Tjurkologio
  • Otto Steinert, fotisto
  • Eckart Viehweg, matematikisto, portanto de la Leibniz-premio
  • Ernst Ulrich von Weizsäcker, biologiisto kaj politikisto
  • Lothar Zechlin, juristo, fondorektoro

Finstudintoj[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Gursky, fotisto
  • Hannelore Kraft, politikisto
  • Dieter Nuhr, kabaretisto
  • Jan-Michael Richter alinome Jamiri, bildstrioverkisto

Ĝisnunaj havantoj de gastprofesora katedro "Mercator"[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]