Guido Brandenburg
Guido Brandenburg | |
---|---|
Kromnomo | Gido |
Deveno | Telgte, Germanio |
Ĝenroj | Kantaŭtoro |
Instrumentoj | akustika gitaro |
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Willi Brandenburg |
Patrino | Margret Brandenburg |
Frat(in)o | Ulrich Brandenburg |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro esperantisto |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |
Guido Brandenburg estas denaska germana esperantisto kaj esperantlingva kantaŭtoro.
Filo de la aktivaj Esperanto-movadanoj Willi kaj Margret Brandenburg en Telgte (pli ekzakte en la komunumoparto Westbevern) apud Münster (Vestfalio) (Monastero) kaj pli juna frato de la same denaske esperantlingva diplomato Ulrich Brandenburg, Guido estis aparte aktiva en la Esperanto-movado dum la studaj jaroj en la Universitato de Münster en la 1970-aj jaroj kaj laŭgrade iom malpli en la sekva jardeko. En 1974 li kun sia frato kaj kun Helmut Klünder gvidis la organizadon de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Münster, kaj dum pluraj jaroj li esence kunorganizis la Internacian Seminarion de GEJ, ekzemple la 21-an de 1977-78, 22-an de 1978-79 kaj 23-an de 1979-80.
Flua parolanto de la itala, li ofte gastis en Romo, kaj kiel bona gitaristo kaj kantisto iĝis internacia membro de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko ĉirkaŭ la gitaristo kaj kantisto Gianfranco Molle. En 1985 en la eldonejo Edistudio en Pizo aperis la esperantlingva muzikalbumo baf! (laŭ la interjekcio "Baf!" - "Kia ĝenaĵo!", "Min tio ne (plu) interesas!"), kiun komune realigis la kanzonistoj Gianfranco Molle, Marcella Fasani kaj Guido Brandenburg.
Laŭ la stato de 2018 li estis la gvidanto de la Esperanto-Societo Monastera.[1] Ekde jardekoj li kun sia familio vivas en Drensteinfurt, 22 kilometrojn sude de Monastero.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [https://www.esperanto.de/de/Wer%20wir%20sind prezento de la Esperanto-Societo Monastera/Esperanto-Vereinigung Münster e.V. en la retejo de GEA (germane)