Marcella Fasani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marcella Fasani
la tekstaro de la muzikalbumo Baf! bildigas ŝin en 1985
la tekstaro de la muzikalbumo Baf!
bildigas ŝin en 1985
Bazaj informoj
Naskonomo Marcella Fasani
Kromnomo Marĉela
Naskiĝo 3-an de oktobro 1956 (1956-10-03) (67-jaraĝa)
en Vittoria
Deveno Italio
Ĝenroj Kantaŭtoro
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marcella FASANI (Vittoria, Sicilio 3-a de oktobro 1956), artista nomo Marĉela, estas itala kuracistino kaj esperantlingva kantaŭtorino. Kiel studento pri medicino en la 1970-aj jaroj en Romo, ŝi estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo Gianfranco Molle en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ interalie Giulio Cappa, Renato Corsetti, Susanna Castelviva, Mario Milan kaj Paolo Piccirilli. La eldonejo Edistudio en Pizo publikigis du Esperanto-muzikalbumojn de ŝi:

  • Venos liber' en 1979 kaj
  • Baf! en 1985.

Ĉiuj kantoj de ŝi havas socikritikajn tekstojn, kaj multaj temas pri la lukto de malgrandaj etnoj kaj lingvokomunumoj pri libera disvolviĝo de sia kulturo.

De la 1980-aj jaroj ŝi laboras kiel faka kuracistino pri reŭmatologio kaj Medicina fiziko kaj rehabilito kiel specialisto pri la prevento de ostoporozo en hospitalo de Romo.

Marĉela sukcese koncertis kun Gianfranco Molle dum la Universala Kongreso okazinta en Florenco en 2006. Ilia lasta esperantista koncerto kune okazis enkadre de la itala kongreso en Grosseto en 2008. Nuntempe, ŝi kantas en roma koruso "Amazing Grace Gospel Choir", kaj en aliaj korusoj de la ĉefurbo.

Marĉela edziniĝis en 1989 kun psikiatriisto Antonio Onofri, kiun ŝi ekkonis dum la universitataj jaroj. La paro naskis tri infanojn: Riccardo kaj Margherita, en 1993, kaj Alessandro, en 1994. Riccardo estas esperantisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]