Nika Siebenreich
Aspekto
Nika SIEBENREICH estas slovena esperantistino ekde la 2010-aj jaroj aktiva en TEJO kaj la junulara Esperanto-movado ĝenerale. Ŝi interalie en la 2010-aj jaroj verkis artikolojn por la revuo Kontakto, kaj la 8-an de julio 2017 edziniĝis al la nederlanda esperantisto Nico Huurman.[1] Jam antaŭe ŝi estis progresinta pri sia studo de l aslovena lingvo en Ljubljano kaj interalie en 2015 publikigis fakan artikolon pri la slovena gramatiko en lingvoscienca revuo.[2] En 2020 ŝi estis inter la organizantoj de la tiujara IJK, kiu pro la kronvirusa pandemio fine povis okazi nur rete.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ noto en la retejo facebook pri la geedziĝo de Nika Siebenreich kaj Nico Huurman
- ↑ Nika Siebenreich: Obravnava samostalnikov druge moške sklanjatve s stališča naravne skladnje ("Traktado de substantivoj de la dua vira deklinacio el la vidpunkto de natura sintakso") en la revuo Jezikoslovni zapiski 21 -2015 - 1, paĝoj 75 ĝis 89