Diskuto:IJK 1979

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK de julio 1979
raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK de julio 1979

Mi hieraŭ hazarde havis en miaj manoj mian historian raporton pri la TEJO-KER-seminario de julio 1979, kaj pensis ke bonus enigi iujn bazajn informojn de ĝi pri la tema programo de la IJK 1979 en Vikipedion. Mi tiam havis malmultan tempon, kaj ankoraŭ ne mem reviziis la paĝon kaj plian pri Richard Corbett, unu el la gastaj prelegantoj tiam. Hodiaŭ anonima redaktanto jam trovis kaj poluris miajn hastajn eraretojn de hieraŭ, kaj inter alie ĝustigis la nomon Kristin Tytgat, kiu en la raporto mem (paĝo 33) estis erare skribita "Kristi Tytgat" sen "n" kaj tiun eraron mi hieraŭ kopiis en la unuan version de la teksto. Do la anonimulo pli bone konas la Esperanto-movadon ol la oficiala raporto mem (fakte, se mi havintus la ŝancon relegi mian unuan tekston, mi ankaŭ vidintus la tajperaron, sed ne estas problemo kunlabori kaj kune trovi erarojn). Mi hieraŭ ankaŭ jam havis skizojn por tekstoj pri Peter Kuenstler kaj John Catling, kiuj dumnokte bedaŭrinde perdiĝis, ĉar mi facilanime havis ilin nur en la komputila retkrozilo kaj ne pensis ke la komputilo memstare nokte restartus sin mem. Do mi refaros la skizojn.

Sed mi ne havas koncepton pri tekstoj pri Eŭropa Junulara Fonduso kaj pri la Eŭropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizaĵoj, du institucioj dum jardekoj tre gravaj por TEJO, sed ŝajne ankoraŭ sen angla, franca aŭ alilingva versio en la internacia Vikipedio, kaj ankaŭ konscias ke pri tri el la kvin redaktintoj de la raporto, antaŭ 44 jaroj centraj aktivuloj de TEJO, mankas ĉia biografia ĝerma artikolo en Vikipedio - pri Neven Kovačić, Sylvaine Bourrely kaj Kristin Tytgat. Eble la bone informita anonimulo eĉ havos ideon kiel plenigi tiujn informtruojn. Pri la tekstoj Peter Kuenstler kaj John Catling mi povas zorgi, sed pri la 2 ĝis 5 aliaj artikoloj mi ĉiukaze petintus alian esperantiston, eksan aŭ nunan estraranon de TEJO pri eksteraj rilatoj aŭ dumtempan TEJO-reprezentanton en la EKB pri la du organizaj temoj, kaj esperantiston kerne aktivan en TEJO fine de la 1970-aj jaroj por la tri biografioj. ThomasPusch (diskuto) 23:17, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Aktualigo: Pri la institucio Eŭropa Junulara Fonduso mi tamen trovis koncepton, la paĝo jam estas. Nun nur mankas la Eŭropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizaĵoj (Bureau Européen de Coordination des Organisations Internationales de Jeunesse, European Coordination Bureau of International Youth OrganisationsEuropäisches Koordinierungsbüro internationaler Jugendverbände (de), laŭ plano de 1969 ekde 1971 en Bruselo, informoj interalie ĉi tie (fr)), en kies asembleo (formale konsultiĝa komitato) interalie inter 1991 kaj 1994 la svedlingva finnino Anna Ritamäki estis oficiala reprezentanto de TEJO. ThomasPusch (diskuto) 10:57, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]