Eŭropa Junulara Fonduso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Junulara Fonduso
emblemo
organizaĵo
Komenco 1972 vd
Sidejo Strasburgo
Agareo

Q1711292

Fondinto(j) Konsilio de Eŭropo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

La Eŭropa Junulara Fonduso (angle European Youth Foundation, EYF, angle Fonds Européen pour la Jeunesse, FEJ, angle Europäisches Jugendwerk, EJW) estas fonduso establita en 1972 de la Konsilio de Eŭropo por provizi financan kaj edukan subtenon por junuloj kaj eŭropaj junularaj agadoj, kiu promocii la fundamentajn valorojn de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi estis fondita kune kun la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo por efektivigi la junularan politikon de la konsilio, por interkonatigi junajn aktivulojn el diversaj membroŝtatoj kaj diversaj junularaj organizaĵoj - ekzemple per komunaj eventoj en Eŭropa Junulara Centro ekdo 1995 en Strasburgo kaj Budapeŝto - kaj per tema subteno kaj financa subvenciado de prisociaj kaj pripolitikaj seminarioj de la membraj junularaj organizaĵoj: de tiu subteno ekde jardekoj ankaŭ profita TEJO - ekzemplo por tio estis tema seminario kadre de la IJK 1979, de kiu profitis ĉiuj preskaŭ 700 junaj partoprenantoj. La institucio estas bazita en Strasburgo kaj en la 2020-aj jaroj havas jaran buĝeton de ĉirkaŭ 3,5 milionoj da eŭroj.

Ekde 1972, pli ol 350 000 junuloj en aĝo de 15-30 jaroj profitis el agadoj efektivigitaj per financa subteno de la fonduso. Ĉirkaŭ 950 organizaĵoj el la 50 membroŝtatoj de la Eŭropa Kultura Konvencio estas registritaj kiel partneroj. La diversaj projektoj devas esti rilataj al la valoroj kaj celoj de la Konsilio de Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]