Richard Corbett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Corbett
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1955 (1955-01-06) (69-jaraĝa)
en Southport
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Hull • Kolegio Triunuo vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • verkisto de nefikcio vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Graham CORBETT (naskita la 6-an de januaro 1955 en Southport, Anglio, honorigita per la Ordeno de la Brita Imperio) estas iama brita politikisto kaj eŭropa oficisto kiu funkciis kiel la fina gvidanto de la parlamenta grupo de la brita Laborista Partio en la Eŭropa Parlamento, de 2017 ĝis 2020. Li estis Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) por la balotdistrikto Merseyside okcidenta de 1996 ĝis 1999 kaj tiam por Jorkŝiro kaj la Humbero de 1999 ĝis 2009, kaj denove de 2014 ĝis 2020. Li estis membro de la Nacia Ĉefestraro de la Laborista Partio kaj partoprenis en ties “ombra kabineto”, kiam la partio konsistigis la opozicion.

Inter januaro 2010 kaj februaro 2014, Corbett estis konsilisto de la unua plentempa prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy. En tiu funkcio, kaj kiel verkisto kaj ofta komentisto pri eŭropaj aferoj, li estis voĉdonita fare de grupo de politikaj fakuloj la 14-an de novembro 2012 kiel la kvara plej influa brito pri EU-politiko, antaŭ la brita ĉefministro.[1]

En 2003, Corbett iĝis la unua MEP kiu starigis kaj vivtenis regulan personan blogon, kaj en 2015 li iĝis la unua brita politikisto kiu evoluigis kaj publikigis telefonaplikaĵon.

Cetere en 1979 li estis unu el la ĉefaj eksteraj prelegistoj en la tema programo de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Austerlitz, Nederlando.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pri la voĉdono de 2012 pri plej influaj britoj en EU-politiko vidu tie Arkivigite je 2020-05-31 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. "interŝtataj uniĝoj - kiucele?", raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK 1979, red. de Ian Tarrant, Neven Kovačić, Ian Jackson, Sylvaine Bourrely kaj Kristin Tytgat; publikigita dum marto 1980 en Pisa (jen esperante, sed ankaŭ angle kaj france)