Peter Kuenstler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Kuenstler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1919 (1919-01-01)
en Hampstead (Londono)
Morto 1-an de januaro 2010 (2010-01-01) (91-jaraĝa)
en Ateno (Grekio)
Okupo
Okupo ŝtata funkciulo
vdr

Peter KUENSTLER (naskita decembre de 1919 en londona kvartalo Hampstead kaj mortinta la 16-an de novembro 2010 en Ateno, Grekio) estas iama brita ŝtatoficisto, eŭropa oficisto kaj konsultisto en internaciaj sociaj aferoj kaj evoluo. Post mezlernejaj jaroj en internulejo de la privata lernejo Rugby School, li studis klasikajn studojn en Oriel College, Oksfordo. Malgraŭ la germanece aspekta nomo, ne konatas familiaj radikoj en Germanlingvio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK de julio 1979
raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK de julio 1979
  • En 1980, alvojaĝanta profesoro ĉe la Lernejo de Altnivelaj Sociaj Studoj de la Universitato Case Western Reserve en Klevlando, Usono. Samtempe de 1980 ĝis 1982, sekretario de laborgrupo ĉe la fondaĵo Gulbenkian en Londono.
  • De 1982 ĝis 1993, direktoro de la centro por laboriniciatoj en Londono kaj Bruselo, inkluzive de pli ol 30 konsultoj kade de la Eŭropa Komisiono en malsamaj landoj.
  • Ekde tiam, li gvidis konsilajn misiojn al landoj en Orienta Eŭropo.

Cetere en 1979 li estis unu el la ĉefaj eksteraj prelegistoj en la tema programo de la 35-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Austerlitz, Nederlando, kiu organiziĝis en la formo de subvenciita TEJO-seminario.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "interŝtataj uniĝoj - kiucele?", raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK 1979, red. de Ian Tarrant, Neven Kovačić, Ian Jackson, Sylvaine Bourrely kaj Kristin Tytgat; publikigita dum marto 1980 en Pisa (jen esperante, sed ankaŭ angle kaj france)