Kjonĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kjonĝu
Gyeongju from Namsan Mountain.jpg
Administrado
Poŝtkodo 38056–38201 [+]
Retpaĝaro www.gyeongju.go.kr/eng/main/index.asp [+]
Demografio
Loĝantaro 264 091  (2012) [+]
Loĝdenso 199 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 51′ N, 129° 13′ O35.85129.21666666667Koordinatoj: 35° 51′ N, 129° 13′ O [+]
Areo 1324,39 km² ( 132 439 ha) [+]
Situo de Kjonĝu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gyeongju [+]
v  d  r
Information icon.svg
Domoj en Kjonĝu

Kjonĝu (koree 경주시, laŭ ĉinaj literoj 慶州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio.

Kultura strato en Kjonĝu
Universitata Biblioteko en Kjonĝu
Universitato en Kjonĝu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Poŝto en Kjonĝu
Urbodomo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kjonĝu situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando. Multaj malaltaj montoj estas disaj ĉirkaŭ la grandurbo. La Orienta Maro troviĝas 28, Teguo 55, Seulo 277 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kjonĝu (pli frue Sorabol (서라벌, 徐羅伐), poste Kumson (금성, 金城) estis ĉefurbo de la praa regno Sila (57 a.K. - 935 p.K.), kiu regis proksimume du trionojn de la Korea Duoninsulo inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj. Amasego da arkeologiaj lokoj kaj kulturaj trajtoj de tiu periodo restis en la urbego. Kjonĝu ofte estas referita kiel "la muzeo sen muroj". En 940 oni ekuzis la hodiaŭan loknomon kun signifo "Bondezira distrikto". En la 13-a jarcento la mongoloj, en la 20-a la japanoj atakis la urbon. Dum la Korea milito ne okazis tie bataloj. En 1955 Kjonĝu pligrandiĝis kun la najbareco, samtempe ĝi ricevis urban statuson.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Kjonĝu dum la ĉefurba periodo frue formiĝis la komercado, sed nun la turismo estas la plej grava. En la 1970-aj jaroj la granda tutlanda industria evoluo tuŝis ankaŭ tiu ĉi urbon. La agrikulturo daŭre estas grava en la malproksimaj regionoj de Kjonĝu. La tri universitatoj reflektas la unikan rolon de la grandurbo.

Pagodo
Nacia Muzeo
Mezlerneja instituto

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Kjonĝu jare pluvas po 1222 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas (musono-sezono). La averaĝa jara temperaturo estas 12,2 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kjonĝu estas ligita al la tutlandaj relo- kaj aŭtovojoretoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Nacia Muzeo estis inaŭgurita en 1915 por ekspozicii la elfositajn objektojn.
  • ŝtonaj pagodoj
  • imperiaj maŭzoleoj

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]