Obama (Japanio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Obama | |
---|---|
Japana nomo | 小浜市 |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Ĉubu, Hokuriku (subregiono) |
Gubernio | Fukui |
Municipokodo | 18204-4 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 232,86 km² |
Loĝantaro (1-a de januaro 2014) | |
Tute | 30 308 |
Denseco | 130/km² |
Simboloj | |
Arbo | acero |
Floro | azaleo |
Urbodomo de Obama | |
Adreso | 〒917-8585 Obama-shi, Otemachi 6-3 |
Telefononumero | +81-770-53-1111 |
Oficiala retpaĝo: Urbodoma Retpaĝo | |
- Por la usona politikisto, vidu Barack Obama.
Obama (小浜市 [obama-ŝi], Hepburn: Obama-shi, la nomo signifas malgrandan strandon) estas urbo en sud-okcidenta parto de Gubernio Fukui en Japanio. La urbo estis fondita la 15-an de januaro 1955.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Obama situas sude de Fukui kaj norde de Kioto ĉe la golfo de Ŭakasa. La urbo alfrontas Golfo de Obaman kiu estas interna golfo de Golfo de Ŭakasa.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Vojoj[redakti | redakti fonton]
- Aŭtovojo Maizuru-Ŭakasa
- Naciaj vojoj 27, 162
Fervojo[redakti | redakti fonton]
Turismo[redakti | redakti fonton]
La urbo Obama apogis en 2008 la kandidatecon de usona politikisto Barack Obama. La urbanoj esperas pozitivan efikon en la turisma branĉo, danke al la venonta usona prezidento.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Templo Haga
- Templo Kuin, en kies proksimo troviĝas kaverno, kie mortis onidire Jao Bikuni
- Ŭakasa-Kokubunĝi
- Kastelo de Obama
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
La 101-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Obama, de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro, 2014.