Ŝablono-Diskuto:Japana urbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton @ThomasPusch, pardonu ke mi laborigas vin, sed preskaŭ ĉiuj el tiuj instancoj bezonas atenton kaj amon (vikimaniere). Tio estas nur atentigo. Amike Sj1mor (diskuto) 05:39, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kompreneble vi pravas, kvankam estas tre frustrige ankoraŭ malfermi plian vikipedian konstruejon, kiam la laboroj ĉe la aliaj konstruejoj tute ne estas finitaj. Sed baze ankaŭ ĉe japanaj urboj la helpo de vikidatumoj estas tute bonvena, se oni lasas al la artikoloj akcepti la helpon. Vidu mian eksperimentan, modelan paĝon Tojonaka, kie mi ĵus novigis la informkestojn informojn de 2014 al 2023, kaj enplektis la samajn aktualajn informojn en la tekston.

La komenco

Tojonaka (豊中市; [tojonaka-ŝi], Hepburn/Kunrei: Toyonaka) estas urbo de Japanio. Ĝi situas en la norda parto de gubernio Osaka en Japanio, en la regiono Kansajo, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 399 263 loĝantoj sur areo de 36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 091 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Osako, Suita, Ikeda, Minoo, Amagasaki kaj Itami.

jam aspektas pli bone ol la ĝisnuna

Tojonaka (豊中市; [tojonaka-ŝi], Hepburn/Kunrei: Toyonaka) estas urbo en norda parto de Gubernio Osaka en Japanio.

- nur unu frazo, kaj baze sekvas nur iuj listoj kiuj ne konsidereblas frazo, kvankam nia minimumo por artikolo postulas tri frazojn (eĉ kun la esperanta frazo tute sube ne eblis atingi tiun minimuman nombron).

En {{informkesto urbo}} eblus simple ebligi la aktualigon se oni forstrekas la malnovajn informojn en la artikola informkesto. Tiel oni sendube ankaŭ povus eduki la informkeston {{japana urbo}}. Sed bloke enmeti iujn vikidatumajn subŝablonojn kaj simple forigi malnovajn informojn estas preskaŭ sama laboro - tiel ankaŭ per tiu ĉi maniero eblas. Nur ke la adapto de la paĝoj pri ĉiuj urboj de lando tamen estas sume signifa laboro, kvankam por unuopa paĝo tio funkcias facile, elegante kaj tempoŝpare. Eble funkcios entuziasmigi iun japanon kunhelpi en tiu laboro... ThomasPusch (diskuto) 10:36, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉiuj tekstoj pri urboj de Kansajo (7 gubernioj) jam estas aktualigitaj. Bonŝance ne en ĉiuj partoj de la regiono jam estis tiom da urbotekstoj kiom en gubernio Osaka, kiun mi, komence de Toyonaka, komence traktis. En ĉiuj tekstoj kompreneble ankaŭ necesas adapti la vikidatuman uzon. Mi prenis la okazon ke mi devis meti priskribojn en Esperanto, kaj ankaŭ metis priskribojn en la kataluna, hispana, litova kaj portugala - jen iom da esperantista servo al la internacia vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 15:28, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Koncize: Mi proponas a) lasi uzon de {{japana urbo}}, nur modernigi ĝin, kie ĝi estas, ekzemple en Aŝija, kaj lasi uzon de la principe pli potenca {{informkesto urbo}} tie kie ĝi estas, nur iom ampleksigi ĝin por havi reliefan mapon kaj mencion de regiono kaj gubernio, kiel en Himeĵi. Nur tie kie ankoraŭ uzatas pratempa tabelo anstataŭ informkesto, kiel en Cugaru (urbo), tiu devas anstataŭiĝi per {{informkesto urbo}} kun la nomitaj aldonoj - tie ekapliki uzon de {{japana urbo}} kostus tro da aldona tempo. Krome necesas b) ampleksigi la komencan tekston de 1 tre mallonga al 4 informriĉaj frazoj, kiel montriĝis supre, kaj c) sube enkonstrui eksteran ligilon kun subteno de vikidatumoj; bonas antaŭvidi ankaŭ {{bibliotekoj}}, estontan gubernian navigilon kaj estontan duan bildon. Ĉion eblas rapide enkopii, tiel ke kun individuaj korektoj de lingvaj eraroj kaj revizioj de ruĝaj ligiloj, ĝustigoj de eksteraj ligiloj kaj eble adapto de fotoj mi povis fini la urbojn de unua regiono (Kansajo = nun 49 urbaj paĝoj) ene de pli-malpli unu libera tago = malpli ol 8 horoj = do < 10 minutoj po teksto. Kompreneble necesas ankoraŭ enigi almenaŭ e-lingvan priskribon en vikidatumojn - tion mi jam faris en regionoj Kansajo, Kanto kaj Tohoku (ankaŭ katalune, hispane, litove kaj portugale), kaj por tio ankoraŭ devis grupigi la urbojn de gubernio en unu e-lingvan kategorion (tio en multaj kazoj jam estis, sed ne en ĉiuj). Sed eĉ se regionoj Kansajo, Kanto kaj Tohoku pretos, tio nur estos 3 el 8 ĝis 9 regionoj. ThomasPusch (diskuto) 09:22, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Ĉar mi faris ĉiujn 32 paĝojn de la urboj de Gubernio Ibaraki‎ en 2019, mi ampleksigis ankoraŭ tiujn 32 paĝojn de regiono Kanto. Tio jam estas preskaŭ duono de Kanto - en la aliaj gubernioj ekzistas maksimume 12 paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 11:58, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]