Serpenta Rivero
Serpenta Rivero | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 735 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Usono |
Regionoj | Vaŝingtonio |
Serpenta Rivero (angle Snake River) estas rivero en la okcidento de Usono. Ĝi longas 1.670 km kaj estas la plej grava flanka rivero de Kolumbio.
Iam ĝi nomiĝis Lewis river, laŭ Meriwether Lewis, armea esploristo, kies ekspedicio (1803–1806) esploris la riveron.
Serpenta Rivero fontas proksime al la kontinenta akvodislimo en Nacia Parko Yellowstone. Ĝi fluas suden al lago Jackson en Nacia Parko Grand Teton kaj preter urbo Jackson en Vajomingo. Ĝi tiam trafluas la serpent-riveran kanjonon de Vajomingo kaj ĉe Rigby kuniĝas kun rivero Henrys Fork.
Serpenta Rivero tiam arkas tra suda Idaho, pasante la urbon Idaho Falls. Ĉe Twin Falls ĝi enfluas la serpent-riveran kanjonon de Idaho, trapasas la akvofalon Shoshone Falls kaj sub ponto Perrine. Ĝi pluiras al Boise kaj la limo inter Idaho kaj Oregono kaj fluas norden tra kanjono Hells, preter urboj Lewiston kaj Clarkston. Enirinte Vaŝingtonion ĝi pasas tra pluraj elektrocentraloj kaj fine enfluas en Kolumbion, ĉe Pasco.
Laŭ legendo la nomo de la rivero devenas de serpentformo signo, kiun ŝoŝonoj mane montris al blankuloj por indiki al salmoj vivantaj en la rivero.
Serpenta Rivero iras tra jenaj kantonoj:
- Kantono Franklin (Vaŝingtonio)
- Kantono Walla Walla (Vaŝingtonio)
- Kantono Columbia (Vaŝingtonio)
- Kantono Whitman (Vaŝingtonio)
- Kantono Garfield (Vaŝingtonio)
- Kantono Asotin (Vaŝingtonio)
- Kantono Nez Perce (Idaho)
- Kantono Wallowa (Oregono)
- Kantono Idaho (Idaho)
- Kantono Adams (Idaho)
- Kantono Baker (Oregono)
- Kantono Washington (Idaho)
- Kantono Malheur (Oregono)
- Kantono Payette (Idaho)
- Kantono Canyon (Idaho)
- Kantono Owyhee (Idaho)
- Kantono Ada (Idaho)
- Kantono Elmore (Idaho)
- Kantono Gooding (Idaho)
- Kantono Twin Falls (Idaho)
- Kantono Jerome (Idaho)
- Kantono Cassia (Idaho)
- Kantono Minidoka (Idaho)
- Kantono Blaine (Idaho)
- Kantono Power (Idaho)
- Kantono Bingham (Idaho)
- Kantono Bannock (Idaho)
- Kantono Bonneville (Idaho)
- Kantono Jefferson (Idaho)
- Kantono Lincoln (Vajomingo)
- Kantono Teton (Vajomingo)