Kantono Garfield (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kantono Garfield (angle Garfield County) estas subŝtata administra unuo en la sudorienta parto de Vaŝingtonio, Usono. En ĝi loĝis 2 397 homoj laŭ la censo de 2000. La administra sidejo (kaj la sola municipo) de la kantono estas Pomeroy. Kantono Garfield ampleksas 1 860 km², el kio 20 km² estas akvo kaj la cetero seka tero.

Kantono Garfield kreiĝis la 29-an de novembro 1881 el parto de Kantono Columbia. En 1889 la kantono jam havis 3 879 loĝantojn, sed en postaj jardekoj la nombro malpliiĝis, ĉefe pro la maŝiniĝo de terkultivado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kantonoj de Vaŝingtonio