Krokodili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Signo "Ne krokodilu" en Kastelo Greziljono

Krokodili (la verbformo de "krokodilo") estas Esperanta idiotismo kun la signifo "en Esperanta medio paroli lingvon kiu estas la denaska lingvo de iuj ĉeestantoj".[1] Por similaj trajtoj ankaŭ ekzistas la vortoj aligatori kaj kajmani. Kelkfoje la vorto krokodili estas uzata kun pli ĝenerala signifo de "krokodili, aligatori aŭ kajmani", do kun la signifo "en Esperanta medio paroli ajnan etnan lingvon". Malofte oni tiam ankaŭ uzas la vorton reptiliumi. Malo de krokodili estas gaviali (aŭ malkrokodili) - "paroli en ne-Esperanta medio Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus".

Krokodilado estas ĝenerale malakceptata inter esperantistoj. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por ke oni povu bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, alikaze preskaŭ neniam havus la eblecon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj ĵurnalistoj aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. Ĉiuj ĉi kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tio ne absolute necesas por rektaj komunikaj kialoj.

Tamen, foja krokodilado kun komencantoj por klarigi gramatikajn detalojn estas pli akceptata. Sed multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke ili baldaŭ plibonigu sian lingvoscion.

Paroli en fremdlingvo por plibonigi sian scion de alia fremdlingvo en Esperanto-aranĝo estas iom pli akceptata trajto. Vidu pli ĉe aligatori.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pri la etimologio de la esprimo krokodili oni ne certas. Tamen ekzistas pluraj klarigaj teorioj:

Onidire krokodiloj ploras manĝante viktimojn. Analoge, krokodilanto plendas pri la fato de Esperanto, sed mem kontraŭefikas ĝin.

La uzon de "krokodilo" por slange indiki neesperantiston enkondukis la italdevena Ferrari, taksiisto en Parizo dum la 1930-aj jaroj. "Kion volas tiuj krokodiloj?" li kutime apostrofis la neesperantistojn, kiuj brue envenis la kafejon kie li estis babilanta en Esperanto kun samideanoj. Ankoraŭ nun kelkfoje "krokodilo" sinonimas al neesperantisto. Tamen, pli ofte ĝi signifas "Esperanto-parolanto, kiu en Esperanto-medio parolas nacilingve".[noto 1]

Iom alimaniere raportas la originon de la enkonduko de "krokodilo" en p.185 de sia verko Lingvaj Babilaĵoj Andreo Ĉerpiljodo, raportante el la buŝo de Roĝero Bernardo, kiu mem spertis surloke tiujn momentojn kun Ferari'.

Alia klarigo de "krokodili" devenas el la Cseh-metodo de instruado. Kiam Andreo CSEH instruis, li ĉiam kunportis lignajn bestojn. Dum liaj kursoj neniu rajtis paroli sian gepatran lingvon, krom se tiu havis la krokodilon en la mano.

Diversaj difinoj[redakti | redakti fonton]

10-Stela plasta monero. En la antaŭparto de la monero aperas krokodilo, tio estas pro tio ke tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da drinkado oni "ekkrokodilas".

Homoj havas diversajn opiniojn pri la difinoj de la reptiliaj vortoj - baze temas pri tio, ke homo parolas alian lingvon ol Esperanto en Esperanto-medio:

Unu varianto (plej kutima):

  • krokodili - uzo de gepatra lingvo de ambaŭ interparolantoj (do inter samlingvanoj). Ekz. rumano kun rumano en la rumana.
  • aligatori - uzo de lingvo, kiu estas gepatra de unu, sed ne gepatra de la alia. Ekz. rumano kun ruso en la rusa. Ali-gatori, ĉar oni parolas la lingvon de la ali-ulo.
  • kajmani - uzo de lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la du interparolantoj. Ekz. rumano kun ruso en la angla. Kaj-mani, ĉar kaj unu kaj la alia parolas fremdan lingvon.

Alia varianto (ŝajne malpli konata):

  • krokodili - kiam oni parolas sian denaskan lingvon kiam Esperanto pli taŭgas.
  • aligatori - kiam oni parolas lingvon kiu ne estas sia denaska lingvo kaj ne Esperanton.
  • kajmani - kiam oni parolas lingvon kiun neniu en la rondo povas kompreni.

Pli malofte ankaŭ aperas la vortoj lacerti kaj gaviali kun diversaj signifoj. La plej oftaj signifoj tamen estas respektive "en Esperanta medio paroli alian planlingvon" kaj "paroli Esperanton kiam alia lingvo pli taŭgas".

La fenomeno de fanatikaj kontraŭ-krokodilistoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de Ludwik Zamenhof ignorante krokodilon kreita per la artefarita neŭra reto Dall-e 2.

Ekzistas en la Esperanto-movado ankaŭ la fenomeno de fanatikaj kontraŭkrokodilistoj. Temas pri personoj, kiuj fervore kaj fanatike atakas ĉiun, kaj precipe komencantojn, kiuj dum Esperanto-renkontiĝoj elbuŝigas neesperantlingvan vorton per la akretona frazeto: "Ne krokodilu!". Tiu ĉi fenomeno ne malofte komplete senkuraĝigas komencantojn, kiuj poste neniam plu partoprenas Esperanto-renkontiĝojn. La bona intenco, ke oni instigu la homojn praktiki sian Esperanton kaj plibonigi sian lingvokonon, per tia konduto tiam turniĝas al forbarilo por novaj lernantoj kun la tute kontraŭa efiko.

kokosila en Tokipono[redakti | redakti fonton]

Kelkaj oficialaj signoj por neologismoj en la tokipona skribisitemo sitelen sitelen, kun kokosila en la mezo.

En Tokipono ekzistas la slanga vorto kokosila, kiu havas la signifon "en tokipona medio paroli alian lingvon ol Tokiponon".[2] Ĝi estas rekta tokiponigo de la esperanta vorto "krokodilas". La vorto ekestis, kiam Sonja Lang, kreinto de Tokipono kaj esperantisto, spontanee uzis ĝin en tokipona babilejo en aprilo de 2020. Ĉirkaŭ unu jaron poste Lang trovis en granda enketa esploro pri uzado de tokipono, ke la vorto estis uzata de ĉirkaŭ 50% de tokiponaj parolantoj.[3] Pro tio ŝi nomis la vorton kokosila grava parto de Tokipono en sia verko Toki Pona Dictionary, kune kun 15 aliaj ofte uzataj neoficalaj vortoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por nelonge nomi neesperantistojn, homojn fremdajn al Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo, oni malofte uzas pruntitajn vortojn gaĝo (el la cigana) kaj gojo (el la jida).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schor, Esther. Crocodiling in Esperanto On the Streets of Hanoi (angle). Forward. The Forward Association (2007-08-22). Alirita 2015-11-30. “Krokodili — “to crocodile” — means to speak one’s native language at an Esperanto gathering.”.
  2. Moniz, C. Ryan. nimi ale pona (esperante) (2021-12-14). Alirita 2021-02-02. “kokosila — krokodili; paroli netokipone en situacio, kie Tokipono estus pli taŭga”.
  3. Lang, Sonja (2021-05-02). nimi_pi_pu_ala.txt (angle). Alirita 2021-02-02.
  4. Lang, Sonja. (2021-07-18) Toki Pona Dictionary (angle), p. 22. ISBN 9780978292362.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]