Instituto Fina Venko
La Instituto Fina Venko (IFV) estas internacia organizo kiu (laŭ propra aserto) celas disvolvi kaj pligrandigi la Esperanto-movadon. Ĝi naskiĝis en oktobro de 2014. Ties nomo uzas la popularan esprimon Fina Venko, vaste uzata ĉe debatoj pri la estonteco de la movado kaj la diversaj strategioj por plibonigi ĝin.