Arthur Conan Doyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle
Persona informo
Naskonomo Arthur Ignatius Conan Doyle [#]
Naskiĝo 22-an de majo 1859 (1859-05-22)
en Edinburgo
Morto 7-an de julio 1930 (1930-07-07) (71-jara)
en Crowborough
Mortokialo cardiac arrest [#]
Tombo Minstead [#]
Religio Spiritualismo [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Stonyhurst Saint Mary's Hall • Stonyhurst College • Stella Matutina • University of Edinburgh Medical School [#]
Subskribo Arthur Conan Doyle
Familio
Patro Charles Altamont Doyle [#]
Edz(in)o Louisa Hawkins • Jean Leckie [#]
Idoj Adrian Conan Doyle • Jean Conan Doyle • Denis Conan Doyle [#]
Profesio
Profesio kuracisto • kuracisto-verkisto • poeto • kriketisto • romanisto • politikisto • eseisto • dramisto • aŭtobiografo • libretisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto de krimfikcio [#]
Verkoj kanono de Sherlock Holmes
La Perdita Mondo [#]
Premioj Respektinda Ordeno de Sankta Johano • Queen's South Africa Medal • Order of the Medjidie • Ordeno de la Itala Krono • Knight Bachelor [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sir Arthur Conan DOYLE [ˈɑːr.θər ˈkoʊ.nən ˈdɔɪl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.

La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle ne nur verkis krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko "The Lost World" priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema Profesoro Challenger, aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel Sherlock Holmes kaj D-ro Watson. La historiaj romanoj de Doyle (ekz. "Rodney Stone", "Sir Nigel", "The White Company") apenaŭ estas konataj.

Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo[1]. Li intencis konvinki al Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.

Statuo de Arthur Conan Doyle en Crowborough, East Sussex

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Mallongaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laǔ lia verko The New Revelation (vidi lian biogafion portugale)