La Perfida Koro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Tell-Tale Heart
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Edgar Allan Poe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato januaro 1843
Ĝenro horora literaturo • gotika fikcio • novelo
vdr

La Perfida Koro (en la angla : The Tell-Tale Heart ; ankaŭ tradukite en la esperantan sub la nomoj La elbabila koro kaj La rakontanta koro, vidu malsupre) estas novelo de la usona verkisto Edgar Allan Poe, publikigita en 1843. La rakonto estas rakontita de la vidpunkto de viro kiu provas konvinki la legantojn ke li ne estas freneza, priskribante la murdon kiun li faris.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La Perfida Koro en The Pioneer: A Literary and Critical Magazine, paĝo 29

La Perfida Koro estas rakontita fare de nenomita viro, kiu insistas ke li ne estas freneza, sed suferas de malsano kiu akrigas liajn sentojn ĝis la punkto de frenezo. Lia kunloĝanto estas maljunulo, kun unu brila okulo, priskribita fare de la rakontanto kiel "la okulo de aglo". La okulo de la maljunulo alportas la rakontanton al tia stato de malkomforto kaj streso ke li decidas murdi lin. La rakontanto insistas ke li ne estas freneza, kaj rakontas kiel subtenon por tio la singardon kaj precizecon kiujn li prenis dum planado de la murdo, por efektivigi tiel nomata perfekta krimo. Dum sep noktoj, je noktomezo, la rakontanto eniras la ĉambron de la maljunulo, kaj lumas la lanternon sur lian okulon. Sed ĉiufoje ĝi estas fermita, kaj la rakontanto atentigas, ke tio estas la kialo, kial ne eblis "fari la laboron", ĉar ne la maljunulon li malamas, sed nur "malbonan malican okulon".

Je la oka nokto, la maljunulo vekiĝas post kiam la mano de la rakontanto glitis kaj faris bruon. Sed la rakontanto ne ekmoviĝis, sed ne moviĝis kaj restis kaŝita en la mallumo de la ĉambro. Post tempeto li decidas malfermi la lanternon iomete, kaj mallarĝa lumfasko falas rekte sur la okulon de la maljunulo, rivelante ke ĝi estas larĝe malfermita. Aŭdante la fortan kaj rapidan korbaton de la maljunulo, la rakontanto decidas salti sur lin. La rakontanto strangolas lin kun la lito ĝis lia koro ĉesas bati. Post tio, li diserigas la kadavron, kaŝas ĝiajn partojn sub la ligna planko de la ĉambro, kaj certigas ke ekzistas neniu indico kiu montras al la murdo.

Sed la plorado de la maljunulo vekis la najbarojn, kaj ili raportis al la polico. La rakontanto invitas la tri policistojn kiuj venas al li por rigardi lian domon. Li asertas, ke la krio, kiu estis aŭdita, estis lia, dum malbona sonĝo, kaj ke la maljunulo ne estas en la lando nuntempe. Konvinkita, ke la polico trovos nenion, li alportas seĝojn kaj ili sidas en la dormoĉambro de la maljunulo, ĝuste super la kaŝejo de liaj korpopartoj. La polico nenion suspektas.

Subite, la rakontanto komencas senti malkomforton, kaj rimarkas sonoradon en siaj oreloj. La sonorado iĝas pli laŭta, kaj kun ĝi la streso de la rakontanto - kiu estas terurigita kiam li ekkomprenas ke li povas aŭdi la koron de la maljunulo bati sub la planko. La policanoj nenion rimarkas. Timigita al frenezo de la forto kaj ritmo de la koro batanta sub li, la rakontanto rompiĝas, kaj konfesas la krimon al la policistoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

"La Perfida Koro" uzas la metodon de la "nefidinda rakontanto". Tio volas diri, la rakontanto ne estas neŭtrala, sed parto de la rakonto – do la eventoj estas priskribitaj el la vidpunkto de frenezulo [1]. Kiam la rakontanto priskribas la murdon, li fieras pri siaj agoj kaj metodoj, kaj citas ilin kiel pruvon de sia prudento. Sed en la praktiko, ĉi tiu pruvo estas uzata por la kontraŭa celo - pruvo, ke li estas freneza persono, mense malsana, kaj suferanta de certa tipo de paranojo [2].

La rakontanto de La Perfida Koro ofte estas vidita kiel vira. En la rakonto ekzistas neniuj verboj aŭ adjektivoj por pruvi la sekson de la rakontanto, kaj kelkaj kritikistoj levas la eblecon ke la ĉeffiguro en la rakonto estas virino [3].

Al la rakonto mankas ekspozicio, kaj komenciĝas en la mezo de konversacio inter la rakontanto kaj nekonata persono. Povas esti ke la rakontanto priskribas la eventojn al prizonestro, juĝisto, kuracistopsikologo [4]. La ebleco, ke temas pri kuracisto aŭ psikologo, estas imagebla, ĉar ŝajnas, ke la tuta celo de la rakontanto estas konvinki la alparolaton, ke li ne estas freneza – kaj por pruvi tion, li estas trenita en ĉiujn malgrandajn detalojn de la rakonto [5]. La unua vorto en la rakonto estas "Vero!" - La rakontanto ŝajnas tuj konfesi siajn agojn al iu.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quinn, Arthur Hobson. Edgar Allan Poe: A Critical Biography. Baltimore: The Johns Hopkins University Press, 1998. (ISBN 0-8018-5730-9). p. 394
  2. Kennedy, J. Gerald. Poe, Death, and the Life of Writing. Yale University Press, 1987. p. 132; (ISBN 0-300-03773-2)
  3. Bynum, P.M. (1989) “Observe How Healthily – How Calmly I Can Tell You the Whole Story”: Moral Insanity and Edgar Allan Poe’s ‘The Tell-Tale Heart’. In: Amrine F. (eds) Literature and Science as Modes of Expression. Boston Studies in the Philosophy of Science, vol 115. Springer, Dordrecht. https://doi.org/10.1007/978-94-009-2297-6_8
  4. Benfey, Christopher. "Poe and the Unreadable: 'The Black Cat' and 'The Tell-Tale Heart'", in New Essays on Poe's Major Tales, Kenneth Silverman, ed. Cambridge University Press, 1993. (ISBN 978-0-521-42243-7), p. 30.
  5. Cleman, John. "Irresistible Impulses: Edgar Allan Poe and the Insanity Defense", in Bloom's BioCritiques: Edgar Allan Poe, edited by Harold Bloom. Philadelphia: Chelsea House Publishers, 2002. (ISBN 0-7910-6173-6), p. 70.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]