La falo de Uŝero-domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Fall of the House of Usher
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Edgar Allan Poe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1839
Ĝenro Gotika literaturohorora fikcio
vdr

La falo de Uŝero-domo kaj La falo de la domo Usher (angle The Fall of the House of Usher) estas novelo de Edgar Allan Poe, publikigita en 1839.

Ĝi unue estis publikigita en septembro 1839 en Burton's Gentleman's Magazine. Ĝi estis iomete reviziita en 1840 kaj publikigita en kolekto de la rakontoj de Poe nomitaj Tales of the Grotesque and Arabesque. La mallonga rakonto, de la ĝenro de gotika fikcio, inkluzivas temojn de frenezo, familio, izoleco kaj metafizikaj identecoj [1].

La poemo The Haunted Palace (La Hantita Palaco) estas parto de la rakonto. La filmo de Roger Corman House of Usher (1960), kaj la samnoma miniserio de Mike Flanagan estis bazitaj sur tiu ĉi rakonto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto komenciĝas kun la protagonisto ricevanta leteron de viro nomita Roderick Usher, kun kiu li iam estis plentaŭga amiko. Roderick rakontas al ni ke li estis soleca, tre malsana kaj mortanta. La protagonisto rajdas al la kastelo de Roderick, kiu estas tre griza kaj morna konstruaĵo. Servisto kondukas la viron en tre grandan kaj neloĝatan ĉambron. En la ĉambro estas sofo, sur kiu sidas Roderick kaj ili salutas unu la alian.

Post tio, Roderick rakontas pri sia malsano. Li priskribas ĝin kiel frenezon; li ĉiam estas nervoza kaj timema. Li ne scias, kion li timas, sed li ja scias, ke timo iam fortimigos la vivon de li. Roderick kredas ke la kastelo infektis lin kun sia malgajo sed ke li ne povas moviĝi foren ĉar li devas prizorgi sian fratinon Madeleine. Li opiniis, ke ŝi ne volas plu vivi: "Kiam ŝi mortas, estas nur mi kaj kiam mi mortas, ankaŭ la familio mortas", li diras. La venontan momenton Madeleine eniras la ĉambron sed subite ŝi malaperas. Dum la venontaj malmultaj tagoj, la viro provas ĝojigi Roderick sed nenio helpas.

Unun vesperon, Roderick rakontas ke Madeleine mortis kaj ke ŝi estos entombigita semajnon poste. Ĝis tiam, la ĉerko devas esti konservita en ĉambro en la kelo. Ili malsupreniras al ĉambro kun granda dika ferpordo kaj metas la ĉerkon tie. En la sekvaj tagoj, Roderick estas pli freneza ol kutime. Li kuras de ĉambro al ĉambro kaj neniam ripozas. Iun nokton estas hurlado, krakado kaj batado. Roderick iĝas absolute kolerega. Li diras ke estas Madeleine kiu provis eliri el la ĉerko kaj hieraŭ nokte ŝi sukcesis. Ŝi iras al ili, malfermas la pordon kaj falas kun hurlado en la brakojn de Roderick; ambaŭ falas senvive sur la teron. La ĉeffiguro elkuras el la kastelo, turnas sin kaj vidas la tutan domon disfali. La familio Uŝero ne plu ekzistas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La falo de Uŝero-domo: novelo. Esperantigis Edwin Grobe. Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. 16 p.
  • La falo de la domo Usher. Esperantigis Edmund Grimley Evans. Kaliningrad: Sezonoj, 2002. 24 p.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • (1977) “'The Fall of the House of Usher' and Poe's Theory of the Tale”, Studies in Short Fiction 14 (2), p. 137–44. 


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perry, Dennis. (2009) Poe, "The House of Usher," and the American Gothic. Palgrave Macmillan, p. 9–10. ISBN 9780230620827.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]