La misteroj de Udolfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Mysteries of Udolpho
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ann Radcliffe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 8-a de majo 1794
Ĝenro amafera fikcio • horora fikciotrilero • gotika fikcio • fantasto
vdr

La misteroj de Udolfo (en angla, The Mysteries of UdolphoThe Mysteries of Udolpho, A Romance; Interspersed with Some Pieces of Poetry) estas romano verkita de Ann Radcliffe. Ĝi publikiĝis en la somero de 1794 fare de G. G. kaj J. Robinson de Londono en 4 volumoj. Ĝi estas la kvara kaj plej fama romano de la aŭtorino. La misteroj de Udolfo rakontas la aventurojn de Emily St. Aubert kiu suferas, inter aliaj malfacilaĵoj, la morton de sia patro, supernaturajn terurojn en ombreca kastelo, kaj la manovrojn de itala bandito. Ofte oni citas ĝin kiel modelo arketipa de la gotika literaturo. La misteroj de Udolfo ludas elstaran rolon en la verko de Jane Austen nome Northanger Abbey, en kiu impresiĝema junulino, leginte la romanon de Radcliffe, ekvidas siajn amikojn kaj konatulojn kiel gotikaj maliculoj kaj viktimoj, kun amuzaj rezultoj. Oni citas tiun verkon ankaŭ en The Turn of the Screw, de Henry James, kiel parto de monologo de la guvernistino de du infanoj meze de kampardomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]