Ann Radcliffe
Ann Radcliffe | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Ann Radcliffe | ||
Naskiĝo | 9-an de julio 1764 en Holborn | |
Morto | 7-an de februaro 1823 (58-jaraĝa) en Londono | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pneŭmonito vd | |
Tombo | St George's, Hanover Square vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Familio | ||
Patro | William Ward vd | |
Patrino | Ann Oates vd | |
Edz(in)o | William Radcliffe vd | |
Profesio | ||
Okupo | romanisto • verkisto vd | |
Laborkampo | literary activity • gotika romano vd | |
Aktiva dum | 1789– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ann RADCLIFFE, fraŭline Ann WARD (naskiĝis la 9-an de julio, 1764 en Londono, mortis tie la 7-an de februaro, 1823) estis angla verkistino. Ŝi estas grava reprezentantino de anglalingva horora literaturo, de t. n. gotika romano.
Ŝi naskiĝis en londona kvartalo Holborn. Ŝia edzo estis juristo William Radcliffe, eldonisto de Angla kroniko (1788). Ĉar ŝi ne partoprenis la societan vivon, ŝi komencis amuzi sin mem per verkado de pseŭdohistoriaj romanoj pri junaj virinoj, kiuj devas fronti krimajn intencojn de potencaj parencoj. Kutime la agado okazas en antikvaj kasteloj, plenaj de hororaj misteroj, ŝajne supernaturaj, kiuj fine trovas naturan klarigon. Ŝia verkaro influis evoluon de historia romano (Walter Scott).
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- The Castles of Athlin and Dunbayne (Kastelo de Athilin kaj Dunbayne, 1789)
- A Sicilian Romance (Sicilia romano, 1790)
- Tho Romance of the Forrest (Romano de Forsto, 1791)
- The Mysteries of Udolpho (La misteroj de Udolfo, 1794)
- The Italian, or The confessional of the Black Penitents (Italo aŭ konfeso de Nigraj Pentantoj, 1797)