Monstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta Georgo luktas kontraŭ drako

Monstro estas vivaĵo besta aŭ vegeta kun nenormala formo kaj strukturo.

En mitoj, fantaziaj verkoj, folkloro, ktp. monstro estas tiu estaĵo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj.

Ekzemploj de monstroj[redakti | redakti fonton]

Monstroj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 38an ĉapitron "Monstroj de nia fantazio" al komentoj pri mitologiaj monstroj, inter kiuj ĥimero, pegazo, sfinkso, centaŭro, marvirino, kaprikorno, grifo, drako, katoblepo, bazilisko, fenikso, kaj aliaj.[1] Ŝi mencias ankaŭ aliajn mitologiajn monstrojn, kies nomoj ne aperas en PIV, kiel mantikoro, ealo, tajgro, nasnaso, gaja borulo aŭ snoligostro, bekopugo, kapao, tienkuo, amfisbeno, garudo kaj aliaj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri monstro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Nokte eĉ monstro estas belulo. 
  • Citaĵo
     Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]