Notre-Dame de Paris (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nia Sinjorino de Parizo
Origine Notre-Dame de Paris
Nia Sinjorino de Parizo
Aŭtoroj
Aŭtoro Victor Hugo
Lingvoj
Origina lingvo la franca
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1831
Information icon.svg
vdr

Notre-Dame de Paris ("Nia Sinjorino de Parizo"), ankaŭ konata kiel La ĝibulo de Nia Sinjorino, estas romano de la franca verkisto Victor Hugo, publikigita en 1831 kaj kunmetita el dek unu libroj, kiuj temas pri la misfortuna rakonto de Quasimodo, la cigano Esmeralda kaj la arkidiakono Claude Frollo en Parizo de la 15-a jarcento. Ĉiuj ĝiaj elementoj —renesanca etoso, neeblaj amoj, mizeraj marĝenuloj— igas la verkon modelo de literaturaj temoj de la kreiĝanta Romantikismo. La romano ankaŭ igis la katedralon Nia Sinjorino de Parizo nacia simbolo kaj kreis novan intereson pri la gotika literaturo.[1][2]

Ĝi estis adaptita plurfoje, precipe al kino. La plej konataj adaptoj estas tiu de Disney en 1996,[3] kaj tiu de 1923 reĝisorita de Wallace Worsley kun Lon Chaney en la rolo de Quasimodo.[4]

Precedencoj[redakti | redakti fonton]

Victor Hugo estis atestanto de la negativa taksado, fare de siaj samtempuloj, de Pariza gotika arto. Malkontenta pro la stimulo kaj efektivigo de malkonstruoj de mezepokaj konstruaĵoj kaj fasadoj, Victor Hugo kreis broŝurojn defendantajn la gotikajn konstruaĵojn, kiuj ankoraŭ staris en la franca ĉefurbo, sen vera sukceso.

Kiam Charles Gosselin, eldonisto de Victor Hugo kaj aliaj romantikaj aŭtoroj, postulis de li romanon por la jaro 1830,[5] Hugo vidis en tiu komisio eblon konkretigi sian zorgon kaj tiel konvinki parizanojn, ke estis bezonate protekti la gotikan artan heredaĵon de la urbo. Tiel, li kreis rakonton pri misfortunoj, aventuroj kaj ombraj personoj, okazanta en mezepoka Parizo kaj prezentanta longajn priskribojn de la gotika katedralo Nia Sinjorino de Parizo, kiu estus ĉefa scenejo de la romano kaj donus nomon al ĝi. Victor Hugo ekverkis en septembro 1830 kaj post proksimume ses monatoj, la tuta romano aperis en februaro 1831, akompanata de favoraj recenzoj kaj granda sukceso, igante samtempulojn taksi pli bone la mezepokajn francajn konstruaĵojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La romano komenciĝas per la Pariza Epifania festo de 1482. La verko prezentas la ciganan danciston Esmeralda, Quasimodo-n, misforma ĝiba junulo, kiu prizorgas la sonoriladon de la katedralo de Nia Sinjorino, kaj la arkidiakonon Claude Frollo, adopta patro de la sonorilisto. Esmeralda, danke al sia granda beleco, allogas la poeton Pierre Gringoire kaj la kapitanon Phoebus de Châteaupers, sed ankaŭ Frollo-n, kiu decidas forkapti la ciganon. Frollo ordonas al sia protektato Quasimodo ke li forkaptu ŝin por "protekti" ŝin de la aliaj ciganoj.

Tamen, la apero de kapitano Phoebus malhelpas la realigon de la forkapto, kaj Quasimodo estas kondamnita al publika mokado en la katedrala placo. Dum la popolo senĉese insultas lin pro lia malbeleco, Quasimodo petas akvon kaj Esmeralda estas tiu, kiu supreniras sur la eŝafodon por trinkigi la ĝibulon. Dume, serĉante Esmeralda-n, la timida poeto Pierre Gringoire alvenas akcidente al la "Kortego de Mirakloj", neformala loĝejo de Parizaj ciganoj, almozuloj kaj ŝtelistoj, kiuj rapide malkovras la fremdulon.

Quasimodo, Esmeralda kaj ŝia kapro Djali

La estro de la kortego, Clopin, decidas ke Pierre devas aŭ morti por ke li ne rivelu la sekretojn aŭ edziĝi kun cigana virino. Esmeralda akceptas la geedziĝon, sed neas ĉian kareson aŭ kison de la poeto, ĉar ŝi estas profunde enamiĝinta al la kuraĝa kapitano Phoebus de Châteaupers.

Arkidiakono Frollo ekscias ke Esmeralda estas enamiĝinta al Phoebus. Frollo ponardas Phoebus-on kiam la kapitano finfine allogis Esmeralda-n al privata ĉambro, kiun li mem luis por havi rendevuon kun la cigano. Esmeralda estas akuzita, ĉar ŝi estis la nura homo en la krimscenejo. Ŝi estas kondamnita al pendumilo, kaj Phoebus, kiu delonge fianĉiĝis kun alia virino, ne plu volas scii ion pri la cigano.

Quasimodo savas Esmeralda-n kaj petas azilon ĉe la katedralo, tiam ŝi ekkonas strangan virinon nomatan Paquette, kiu priploras la malaperon de ŝia filino antaŭ dek kvin jaroj. Paquette malkovras ke Esmeralda estas sia perdita filino, kiu estis forkaptita de cigantrupo kiam ŝi estis bebo. Frollo kapablas mensogi Quasimodo-n kaj Gringoire-n por trovi la ciganon. Li trovas ŝin kaj donas al ŝi du eblojn: iĝi konkubino de Frollo aŭ perei en la pendumilo. Ŝi rifuzas la oferton kaj poste estas pendumita en la placo, akuzita pri sorĉado. La reĝaj trupoj mortigas Paquette-n. Post la ekzekuto de Esmeralda, Quasimodo elpuŝas Frollon el la sonorilturo, mortigante lin. Poste, li restas ĉe la senviva korpo de Esmeralda ĝis li malsatmortas.

Post jaroj, parizanoj malfermas la tombon kaj trovas du skeletojn. Kiam ili provas apartigi unu de la alian, la ostoj de la ĝibulo iĝas polvo.

Notoj[redakti | redakti fonton]