Laura Chinchilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura Chinchilla
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1959 (1959-03-28) (64-jaraĝa)
en San-Joseo
Loĝloko San-Joseo
Ŝtataneco Kostariko
Alma mater Universitato de Kostariko • Walsh School of Foreign Service
Subskribo Laura Chinchilla
Familio
Edz(in)o José María Rico
Okupo
Okupo politikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo
TTT
Retejo http://www.laura-chinchilla.com
vdr

Laura CHINCHILLA Miranda [ĉinĈIlja] (naskiĝis la 28-an de marto 1959 en San-Joseo, Kostariko) estas kostarika advokatino kaj politikistino. Laura Chinchilla estas la filino de Rafael Ángel Chinchilla Fallas, kiu inter 1992 kaj 1997 estis membro de la ĝenerala kontrolejo de la kostarika respubliko (Contaduría General de la República de Costa Rica), superrigardante aparte la ŝtatajn financojn, kaj de Emilce Miranda Castillo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

La 7-an de februaro 2010 en baloto ŝi elektiĝis ŝtata prezidantino de Kostariko, transprenante la postenon de Óscar Arias Sánchez, kiu kiel ŝi estas membro de la socialdemokratia Partio Liberigo Nacia (hispane Partido Liberación Nacional, PLN). La 8-an de februaro 2010 oficiale konfirmiĝis la balota rezulto, kaj la 8-an de majo 2010 ŝi fakte transprenis la oficon. Ŝi estis la unua virino en la plej alta politika ofico de Kostariko. Ŝi oficis ĝis la 8-a de majo 2014, kiam la nova prezidento ekestis Luis Guillermo Solís.

Laura studis en la Universitato de Kostariko politikan sciencon kaj poste magistriĝis pri la fako publika politiko en la Universitato Georgetown de Vaŝingtono, Usono. Sian politikan karieron Laura Chinchilla komencis en diversaj internaciaj organizaĵoj kiel konsilantino pri justico kaj sekureco en Latinameriko kaj Afriko. Krome ŝi estis parolistino de pluraj internaciaj forumoj pri publika sekureco kaj policaj reformoj. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 ŝi estis vicministrino pri justico, kaj inter 1996 kaj 1998 ministrino pri publika sekureco de sia lando.

Post la venko de la socialdemokratia Partio Liberigo Nacia (do Partido Liberación Nacional, PLN) en la prezidanta baloto de 2006, Laura Chinchilla sub la ŝtata prezidanto Óscar Arias iĝis unua vicprezidantino de Kostariko. Tiun oficon ŝi havis ĝis la 8-a de oktobro 2008. Tiumomente komenciĝis la antaŭbalota kampanjo por la prezidanta baloto de februaro 2010, en kiu ŝi estis nomumita kandidato de sia partio. Laura Chinchilla ricevis 47 procentaĵojn de ĉiuj validaj voĉoj, preskaŭ la duoblon kompare al la maldekstra kandidato Ottón Solís, kiu ricevis pli-malpli 25 procentaĵojn kaj atingis la duan lokon.

Laura Chinchilla estas edziniĝinta kaj havas filon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The administration of justice in Ecuador (angle, "la justica administrado en Ekvadoro"), kun David Schodt, San-Joseo, Kostariko [kaj aliaj]: eldonejo Centro para la Administración de Justicia, 1993, ISBN 9977-06-008-8
  • Seguridad ciudadana en América Latina: hacia una política integral (hispane, "urba sekureco en Latinameriko: survoje al integrita politiko"), kun José María Rico, Meksiko [kaj aliaj] : eldonejo Siglio Veintiuno, 2002, ISBN 978-968-23-2395-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]