Universitato de Kostariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Kostariko
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Lucem Aspicio
Serĉante la lumon
Informoj
fondodato 1940
speco publik-ŝtata
Situo
Geografia situo 9° 56′ 9″ N, 84° 3′ 2″ U (mapo)9.9358333333333-84.050555555556Koordinatoj: 9° 56′ 9″ N, 84° 3′ 2″ U (mapo)
lando Kostariko
Nombroj
nombro de studentoj 32 969 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Consejo Nacional de Rectores
• Open Education Global
• Coalition for Advancing Research Assessment
• Sistema Editorial Universitario Centroamericano
• Consejo Superior Universitario Centroamericano vd
filioj
• Vice-Rector for Research, University of Costa Rica vd
Universitato de Kostariko (Kostariko)
Universitato de Kostariko (Kostariko)
DEC
Universitato de Kostariko
Universitato de Kostariko
Map
Universitato de Kostariko
vdr

Universitato de Kostariko (hispane Universidad de Costa Rica akronime UCR) estas la plej granda kaj plej malnova universitato en Kostariko, kaj la plej prestiĝa en Mezameriko [1][2]. La ĉefkampuso estas Ciudad Universitaria Rodrigo Facio, situanta en San Pedro en la kantono de Montes de Oca, proksimume 3 km de la centro de la ĉefurbo San-Joseo. Ĝi ankaŭ havas ses aliajn regionajn kampusojn tra la lando.

La universitato havas sian originon en la lernejo Casa de Enseñanza de Santo Tomás, kiu estis fondita en 1814. En 1843, ĝi estis transformita en la Universidad de Santo Tomás, kaj la 26-an de aŭgusto 1940, en la nunan Universitato de Kostariko. La rektoro de la universitato estas d-ro Henning Jensen Pennington [3].

En 2011, la Universitato de Kostariko havis 37,600 aliĝintajn studentojn [4]. De la Hispana Ŝtata Esplorkonsilio ĝi estas vicigita inter la kvin plej bonaj universitatoj en hispanlingvaj landoj en la Amerikoj [1]. La Universitato de Kostariko havas 26 esplorinstitutojn, kaj publikigas 45 sciencajn ĵurnalojn [5]. Inter la eks-studentoj estas Nobel-premiito pri paco Óscar Arias.

La Universitato de Kostariko havas sian propran televidkanalon, Canal 15, kiu estas parto de la baza pakaĵo de ĉiuj kablotelevidaj provizantoj de la lando [6]. La gazeto de la universitato estas nomita Semanario Universidad. La futbalteamo CF Universitato de Kostariko ludas en la dua plej alta dividado de la lando, kaj estis en la elita serio plej lastatempe en la 2010/11 sezono.

Kampusoj[redakti | redakti fonton]

Universitato de Kostariko havas la sekvajn kampusojn:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]