Nacia Reto por Infana Vartado kaj Evoluigado (Kostariko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nacia Reto por Infana Vartado kaj Evoluigado
Red Nacional de Cuido y Desarrollo Infantil (REDCUDI)
Komenco 8-an de majo 2010
Sidejo Sanjoseo
Tipo ŝtata infanvarteja reto
Lingvoj

hispana

Retejo [4]
vdr

La Nacia Reto por Infana Vartado kaj Evoluigado (hispane Red Nacional de Cuido y Desarrollo Infantil, mallongigite REDCUDI) estas kostarika ŝtata sistemo de infanvartaj servoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtata okupiĝo pri infana bonfarto en Kostariko komenciĝis frue en la 20-a jarcento. De 1930 havas tiun funkcion la Nacia Patroneco pri la Infanaro kaj en 1971 kaj 1972 respektive estis kreitaj la Naciaj Edukaj Centroj kaj Infanaj Centroj por Tuteca Prizorgado (CEN-CINAI) sub kontrolo de la Ministerio pri Sano. La kreo de REDCUDI estis iniciato de Prezidanto Laura Chinchilla. Ŝi funkciigis ĝin per plenuma aŭtoritato de 2010 ĝis la fonda leĝo estis aprobita en 2014.[1] La servataro de REDCUDI konstante kreskis. En 2010 la nombro da infanoj ricevantaj vartadon de ŝtataj servoj estis 20 000, nur 4,2% de la infanoj malpli ol 7-jaraj en la lando. En 2020 la nombro jam atingis 57 000, kio tamen ankoraŭ estas malgranda parto de la celgrupo, eĉ de la infanoj el malriĉaj familioj, kiujn la programo prioritate celas.[2][3]

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Infanoj partoprenas edukan agadon en vartejo de REDCUDI

Laŭ la fonda leĝo,[4] REDCUDI havas la celon "starigi sistemon de infana vartado kaj evoluigado publike alirebla, universala, kaj solidarfinancada, kiu kunartikigu la diversajn modalojn de publika kaj privata servofertado". Ĝiaj servoj dekomence estis konceptataj kaj cele al la rajtoj de infanoj kaj cele al la laboraj rajtoj de virinoj. Oni konsideris, ke por profiti sian edukadon infanoj bezonas bonkvalitan prizorgadon antaŭ ol atingi lernejan aĝon, kaj ke estas devo de la ŝtato garantii ĝin kiam la familio ne povas. Oni ankaŭ konsideris, ke pro tradiciaj genraj normoj, la tasko prizorgi junajn infanojn plejparte estas trudita al virinoj, malhelpante ke ili havu pagatan laboron. Ŝtataj vartaj servoj liberigas patrinojn por serĉi pagatan postenon kaj ebligas, ke aliaj virinoj ekhavu pagon per siaj jam lernitaj kapabloj iĝante profesiaj vartistinoj.[5] Frue en la kreo de REDCUDI, la perspektivo pri virinaj rajtoj havis altan prioritaton, sed poste, pro la partopreno de UNICEF kaj porinfanaj neregistaraj organizoj, la perspektivo pri infanaj rajtoj iĝis pli centra.[6]

REDCUDI ne mem administras vartejojn, kvankam ekde 2020 ĝi difinas naciajn kvalitajn normojn por ili. La diversaj specoj de vartejoj estas financataj per diversaj kombinoj de ŝtataj, privataj, kaj familiaj rimedoj, kaj povas esti administrataj de la Ministerio pri Sano, la municipoj, privataj entreprenoj, lokaj individuoj, aŭ neprofitcelaj organizoj.[7]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guzmán León, Juany. 2014. Red Nacional de Cuido y Desarrollo Infantil en Costa Rica: El proceso de construcción, 2010-2014. CEPAL - Serie Políticas Sociales 203.
  2. Plan Estratégico Red Nacional de Cuido y Desarrollo Infantil (REDCUDI) 2018-2022, p. 13.
  3. Cordero Jiménez, Fanny. 2021. "Red de Cuido ampliaría servicios a 20 mil niños, niñas, y a personas adolescentes con discapacidad". PANI. [1][rompita ligilo]
  4. [2]
  5. Guzmán León, Juany. 2014. Red Nacional de Cuido y Desarrollo Infantil en Costa Rica: El proceso de construcción, 2010-2014. CEPAL - Serie Políticas Sociales 203, p. 10-12.
  6. Esquivel, Valeria. 2017. "The rights-based approach to care policies: Latin American experience." International Social Security Review 70(4).
  7. Sancho, Manuel. 2020. "Nuevos estándares de calidad marcan la cancha a centros de la Red de Cuido". El Observador. [3]