Andor Lilienthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Andor LILIENTHAL (naskiĝis la 5-an de majo 1911 Moskvo; mortis la 8-a de majo 2010 Budapeŝto) estis juddevena hungaro, la nun (2006) vivanta plej aĝa ŝaka grandmajstro.

Li komencis ludi la ŝakon en aĝo de 15 kaj post kelkaj jaroj jam ludis kun la plej bonaj ŝakmajstroj de la mondo.

Lia patrino estis kantisto, la patro laboris kie lelektromekanikisto. En 1913 la familio disapartiĝis: la patrino decidis reveturi kun sia 3 infanoj al Hungario. Ĉar ŝi ne povis vivteni la infanoj, donis ilin al ifanhejmo.

Lilienthal lernis metion, sed kiel tajloro ne trovis laboron. Li komencis ŝakludo en aĝo de 15 kaj poste tio iĝis sia vivtena okupado. Li vizitis kafejojn en Budapeŝto, Vieno, Berlino, Parizo kaj venkis la amatorojn. Post iom da tempo li konatiĝis kun Capablanca, Aljehin.

Li plej sukcesis en la 1930-40-aj jaroj, precipe en jaro 1934, kiam li estis la 6-a plej bona ŝakludisto de la mondo.

Li iris amindumi kun Capablanca al moskva restoracio. Sekvo de tio, li geedziĝis en 1935 kaj setlis en Moskvo, ricevis la soevtan ŝtatanecon en 1939. Li estis en 1940, ĉampiono de Moskvo kaj soveta majstro.

De 1951 ĝis 1960 li estis trejnisto de Tigran Petrosian. Li retiriĝis de la ludo en 1965 kaj setlis en Hungario en 1976.

Rete, angle[redakti | redakti fonton]