Malfermo Reti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfermo Reti
pozicio
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Tipo Neregulaj malfermoj
vdr

La malfermo Reti estas neregula ŝaka malfermo. Ĝi estas karakterizita per la movoj (en Algebra notado):

1. Ĉf3 d5
2. c4

Réti konsideris, ke komenci la ludon per 1.e41.d4 estis malbone ĉar nigro povis facile egaligi la pozicion, do li kredis ke la plej bona movo estas 1.Ĉf3. Liaj studoj pri la malfermaĵoj baze montris ke 1.Ĉf3 estis la plej bona movo por komenci la ludon. Per transpono ĝi povas konduki al nederlanda defendo, simetria angla defendo aŭ defendo Benoni, inter aliaj.

Ĉi tiu malfermo famiĝis kiam Réti venkis Capablanca en la turniro de 1924 okazinta en Novjorko. Ĝi estas la plej ŝatata malfermo de hipermodernaj ludantoj pro sia granda dinamiko.

La malfermo Reti (ECO A04-A09) estas la frukto de la principoj de la hipermoderna skolo kaj la klopodoj de Richard Réti kaj Johannes Zukertort. La fundamenta principo estas ke ĉiu centra kaj progresinta peono estas atakota malforto. La ideo estas profunda. Ĝi baziĝas sur la dinamikaj aspektoj de pozicioj. Premi la nigran centron el la flankoj ekde la unua movo. Bona disvolviĝo estas atingita, sed se nigro ludas atente, li povas egaligi kun iom da facileco.

Ĉefa linio[redakti | redakti fonton]

1.Ĉf3
1.Ĉf3 d5
2.c4
... d4
... dxc4
... dxc4 3.e3 Ke6
2.g3
... c5
... c5 3.Kg2
... c5 3.Kg2 Ĉc6 4.0-0 e6 5.d3 Ĉf6 6.Ĉbd2 Ke7 7.e4 0-0 8.Te1
... g6
... g6 3.Kg2 Kg7 4.0-0 e5 5.d3 Ĉe7
... Ĉf6 3.Kg2 c6 4.0-0 Kg4
... Kg4 3.Kg2 Ĉd7
2.d3
2.b4 Pola malfermo
2.e4
2.b3
1.Ĉf3 Ĉf6
2.g3 b5
2.g3 g6
3.b4
1.Ĉf3 f5
2.e4
... fxe4 3.Ĉg5 Gambito Lisitsin
2.d3 Ĉf6 3.e4
1.Ĉf3 d6
2.e4 Kg4
1.Ĉf3 g5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]