Enciklopedio de ŝakaj malfermoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Encyclopaedia of Chess Openings
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo serba lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Ĝenro enciklopedio
vdr

La Enciklopedio de Ŝakaj Malfermoj (angle Encyclopedia of Chess Openings) (mallonge ECO) estas klasifiksistemo por la komencaj movoj en ŝako (malfermoj). Ĝi estas prezentita kiel kvin voluma libraro (nun ankaŭ datumbazo) kiuj priskribas ŝakajn malfermojn. La movoj estis prenitaj de centoj da miloj da ludoj inter majstroj, publikigitaj analizoj en la Chess Informant (Ŝako-Informanto) ekde 1966 kaj tiam kompilitaj de famaj ŝakludantoj. La ĉefredaktisto estas Aleksandar Matanović kaj la ECO kaj Chess Informant estas publikigitaj de la serba firmao Šahovski Informator. Tiuj malfermoj estas tipe disponigitaj en ECO-tabelo, kiu koncize prezentas la plej bonajn malfermajn liniojn.

La libroj enhavas nur malgrandan kvanton da teksto, kiu estas en ok lingvoj. La plejparto de la libro konsistas el diagramoj de pozicioj kaj ŝakmovoj en Internacia statueta algebra notado, kun specialaj simboloj por movaj komentoj.

ECO-kodo estas registrita kopirajto de Chess Informant. Por detala listo de malfermoj vidi: Listo de ŝakaj malfermoj

Malfermaĵoj analizitaj[redakti | redakti fonton]

Volumo A: Flankmalfermoj[redakti | redakti fonton]

Volumo B: Duonmalfermaj ludoj krom la franca defendo[redakti | redakti fonton]

Volumo C: Malfermaj ludoj kaj la franca defendo[redakti | redakti fonton]

Volumo D: Fermitaj ludoj kaj Duonfermitaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Volumo E: Hindaj defendoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj ECO-kodoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ŝakaj malfermoj.

A[redakti | redakti fonton]

  • Blanka unuaj movoj krom 1.e4 aŭ 1.d4 (A00-A39)
  • 1.d4 sen 1...d5, 1...Ĉf6 aŭ 1...f5: maloftaj respondoj al 1. d4 (A40-A44)
  • 1.d4 Ĉf6 sen 2.c4: maloftaj respondoj al 1...Ĉf6 (A45–A49)
  • 1.d4 Ĉf6 2.c4 sen 2...e6, 2...g6: maloftaj hindaj sistemoj (A50-A79)
  • 1.d4 f5: Nederlanda defendo (A80-A99)

B[redakti | redakti fonton]

  • 1.e4 sen 1...c6, 1...c5, 1...e6, 1...e5 (B00–B09)
  • 1.e4 c6: Defendo Caro-Kann (B10-B19)
  • 1.e4 c5: Sicilia defendo (B20-B99)

C[redakti | redakti fonton]

D[redakti | redakti fonton]

E[redakti | redakti fonton]

  • 1.d4 Ĉf6 2.c4 e6: Hindaj sistemoj kun ... e6 (E00-E59)
  • 1.d4 Ĉf6 2.c4 g6 sen 3...d5: hindaj sistemoj kun ... g6 (krom Grünfeld) (E60-E99)

Unua eldono[redakti | redakti fonton]

La unua eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 1979
Volumo B: 1975
Volumo C: 1974
Volumo D: 1976
Volumo E: 1978

Dua eldono[redakti | redakti fonton]

La dua eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 1996
Volumo B: 1984
Volumo C: 1981
Volumo D: 1987
Volumo E: 1991

Tria eldono[redakti | redakti fonton]

La tria eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 1999
Volumo B: 1997
Volumo C: 1997
Volumo D: 1998
Volumo E: 1998

Kvara eldono[redakti | redakti fonton]

La kvara eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo A: 2001
Volumo B: 2002
Volumo D: 2004
Volumo E: 2008

Kvina eldono[redakti | redakti fonton]

La kvina eldono estis publikigita en la sekvaj jaroj:
Volumo C: 2008