Kuriero (ŝako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blanka kuriero

Kuriero estas ŝakpeco ofte markita per oblikva entranĉo en sia supro. Ĝi moviĝas nur diagonale sur la tabulo.

Ĉiu ludanto komence havas du kurierojn, kiuj staras sur malsamkoloraj fakoj. Kuriero ĉiam troviĝas sur fako samkolora kiel tiu de la komenco; ĝi tial povas atingi nur duonon de ĉiuj kampoj. Du "malsamkoloraj" kurieroj estas tre potencaj, se ili bone kunlaboras. Oni taksas la valoron de kuriero je 3 peonaj unuoj, same kiel tiun de ĉevalo, sed la valoron de kuriera duopo pli alta ol tiun de ĉevala duopo.

La entranĉo en la pecon laŭdire simbolas la du dentegojn de elefanto. En Anglio oni ĝin interpretis kiel episkopan ĉapon (mitron) kaj tial nomas la kurieron bishop (episkopo; same en la portugala). En Francio oni ĝin interpretis kiel ĉapon de bufono kaj nomas la kurieron fou (bufono). En la germana kaj la nederlanda lingvo ĝi nomiĝas Läufer resp. loper (kuranto aŭ kuriero), en la itala alfiere (standardisto), simile en la hispana alfil.

Chess zhor 26.png
Chess zver 26.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Chess zver 26.png
Chess zhor 26.png
Moviĝeblecoj de Kuriero

Literaturaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la novelo "Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato" de Harry Harrison rolas iu super-krimulo, kiu nomas sin "kuriero" kaj en la lokoj de siaj krimoj postlasas desegnaĵon de ŝaka kuriero.