Defendo Pirc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Defendo Pirc
Defendo Pirc
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
ECO B07-B09
Tipo Malfermoj de la reĝa peono
Sinonimo Defendo Ufimcev
Jugoslava defendo
vdr

La defendo Pirc (nomata laŭ la nomo de la slovena ŝakisto Vasja Pirc) estas ŝaka malfermo. Ĝi aperas post la movoj 1. e4 d6 2. d4 Ĉf6. Sekve nigro ĝenerale daŭras pere de 3...g6 kaj 4...Kg7. En la defendo Pirc, la blanka ludanto havas plurajn centrajn peonojn dum la nigra ludanto celas ataki tiun peonan centron.

Ĝeneralaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

La defendo Pirc estas sufiĉe nova malfermo; dum ĝi foje estis ludita en la fino de la 19-a jarcento, oni ĝin konsideris malnormala, kaj tial ĝi tiam restis nepopulara. La defendo Pirc ekpopulariĝis iom nur post la Dua mondmilito, kaj ekde la 1960-jaroj ĝi estas konsiderata kiel "ludebla", interalie dankon al la klopodoj de la kanada grandmajstro Duncan Suttles.

La nigra ludanto, modernegisma-maniere, ne tuje okupas la centron pere de peonoj; ĝi prefere atakas la blankan peonan centron de la flankoj.

La unua aperiĝo de la defendo Pirc en la finalo de la mondĉampionado pri ŝako okazis en 1972 en Rejkjaviko, kiam Bobby Fischer uzis ĝin kontraŭ Boris Spasskij; tiu partio estis egalvenka.

Normale la defendo Pirc referas al la sekvantaj movoj :

  1. e4 d6
  2. d4 Ĉf6
  3. Ĉc3 g6

Tio estas la plej populara ludita varianto post la

nigra ludanto respondas al 1.e4 pere de 1...d6. Ĝi estas konsiderita kiel defendo povanta krei interesajn ludojn, en kiuj la nigra ludanto havas la eblecon kontraŭstari la blankan ludanton, sed devas atenti ne ludi tro kviete.

Laŭ Garri Kasparov, la defendo Pirc estas "malfacile uzinda en la turniroj de la plej alta kategorio", ĉar ĝi donas al blanko "tro da oportunoj por iu ajn stilo".

Malsamigo estas kutime uzata inter la defendo Pirc kaj variantoj en kiuj la nigra ludanto malfruigas la disvolvigon de la ĉevalo f6-kvadraten, aŭ simple ne disvolvigas ĝin tien: oni tiam nomas la malfermon "moderna defendo". La 10-a eldonado de la libro Modernaj Ŝakaj Malfermoj (angle Modern Chess Openings), el 1965, arigis tiujn du defendojn kiel la "Pirc-moderna defendo".

Ĉefa varianto: 3...g6[redakti | redakti fonton]

Aŭstra atako: 4.f4[redakti | redakti fonton]

La aŭstra atako okazas post la movoj 1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4. Bobby Fischer uzis ĝin. Puŝante peonojn tabul-centren en d4, e4 kaj f4, la blanka ludanto kreas fortan centron, volante ataki tabul-centre aŭ/kaj reĝflanke; la nigra ludanto respondos pere de la puŝoj c7-c5 aŭ e7-e5, volante kontraŭ-ataki la blankan centron.

La aŭstra atako estas unu el la plej ambiciaj sistemoj kontraŭ la defendo Pirc. Jan Timan uzis tiun malfermon sukcese, kaj blanka-flanke, kaj nigra-flanke. Juri Balaŝov sukcese uzis la aŭstran atakon blankaflanke, dum Valeri Bajm ofte venkis nigraflanke.

5.Ĉf3 0-0[redakti | redakti fonton]

La plej ofte ludata movo post 5...0-0 estas 6.Kd3. La nigra ludanto post tio havas elekton inter 6...Ĉc6, volante ataki la nigrajn kvadratojn, kaj 6...Ĉa6, kiu celas ludi 7...c5. Se blanko tiam ludas 8.dxc5, nigro povos kapti la peonon pere de la Ĉevalo en a6. Se lanko ludas 8.d5, tiam nigro daŭros pere de Ĉc7, Tb8 kaj b7-b5.

La blanka ludanto krom 6.Kd3 povas ludi 6.e5, perforta movo, kiu malsimpligas la pozicion. 6.Ke2 ankaŭ eblas, kaj estis uzita de Fischer. Tamen li estis malvenkita plurafoje pro tiu movo kaj ekludis 6.Kd3.

En la 1980-jaroj, la varianto 6.Ke2 c5 7.dxc5 Da5 8.0-0 Dxc5+ 9.Rh1 estis revivigita.

Ankaŭ eblas 6.Ke3.

5.Cf3 c5[redakti | redakti fonton]

La ĉefa alterna elekto je 5...0-0 por blanko estas tuja kontraŭ-atako kontraŭ la blanka centro pere de 5...c5. La normalaj respondoj estas 6.dxc5, kiu ebligas 6...Da5, kaj 6.Kb5+. 6.Kb5+ promesas malsimplan pozicion, tre perfortan. La ĉefa variantoariaĵo estas 6...Kd7 7.e5 Ĉg4 8.e6 (ankaŭ 8.h3 kaj 8.Kxd7+ ekzistas) 8...fxe6 (la alternativa varianto estas 8...Kxb5 8.exf7+ Rd7, la nigra ludanto akceptante malhavi la rajton je aroki) 9.Ĉg5 Kxb5! . Nun se la blanka ludanto provas 10.Ĉxe6, la nigra ludanto povas ludi 10...Bxd4!, ne timante perdi sian damon: 11.Ĉxd8 Kf2+ 12.Rd2 Ke3+ kaj la nigra flanko nuligas la ludon pere de eterna ŝakigo. Anstataŭ 11.Ĉxd8 blanko povas ludi Ĉxb5.

Ankaŭ eblas provi la perfortan 6.e5 kontraŭ 5...c5, sed post 6...Ĉfd7 7.exd6 0-0 la pozicio estas bona por la nigra flanko.

Klasika varianto: 4.Ĉf3[redakti | redakti fonton]

La klasika varianto okazas post la movoj 1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ĉf3. La plej kutima sekvo estas 4...Kg7 5.Ke2 (interalie ankaŭ eblas 5.Kc4 kaj 5.Kg5) 0-0 6.0-0. La blanka flanko estas feliĉigita de la "klasika" peon-centroj : ĝi havas peonojn en e4 kaj d4 (kaj ne kun tria peono en f4). Efim Geller, Anatolij Karpov interalie uzis tiun sistemon kun la blankaj piecoj.

La atako 150 kaj la argentina atako[redakti | redakti fonton]

La sistemo f2-f3, Ke3 kaj Dd2 estas kutime uzata kontraŭ la orient-hinda defendo[1] kaj la dragona varianto de la sicilia defendo, kaj ankaŭ povas esti uzata kontraŭ la defendo Pirc.

La sistemo kun 4.f3 estis unue ludita de argentinaj ŝakludantoj en la 1930-jaroj. Ĝi neniam estis konsiderata danĝera por la nigra flanko, pro la varianto 4.f3 Kg7 5.Ke3 c6 6.Dd2 b5. Ĉirkaŭ la jaro 1985 ĝi estis tre aĉe konsiderata pro la danĝera gambito 4.f3 Kg7 5.Dd2 e5.

La argentinaj ludantoj timis la movon ...Ĉg4, kvankam kelkaj britaj ludantoj (kiel Mark Hebden aŭ Gary Lane) komprenis ke tiu movo esti ĉefe danĝera... por la nigra flanko. Tial ili ludis Ke3 kaj Dd2 en multaj malsamaj mov-ordoj, foje eĉ ne ludante f2-f3. Ili nomis tiun atakon la "atakon 150", ĉar ĉi-nivelaj ludantoj (ELO-nivele: 1800) povas facile ludi tiun pozicion kaj havi bonan ludon sen multe lerni teorion.

La baza argentina ideo estas nun sendube nur fidinda post 4.Ke3 Kg7 5.Dd2 0-0 6.0-0 c6 (aŭ Ĉc6) 7.f3 b5 8.h4. Tamen la nigra ludanto kutime ne arokas kaj ludas 5...c6 aŭ eĉ 4...c6.

Aliaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

  • 4.Kg5 estis unue ludita de Robert Byrne en la 1960-jaroj. Post tiu movo nigra la ludanto povas ludi aŭ la simplan 4...Kg7, aŭ la interesan 4...c6 (la nigra ludanto scias ke la blanka ludanto estas ludonta Dd2 kaj Kh6. Tial ili ne tuje ludas ...Kg7, sed preferas ludi dama-flanke pere de ...b7-b5 kaj ...Da5). Malpli ludata metodo por ludi tiun sistemon estas 4.Ĉf3 Kg7 5.Kg5
  • 4.Kc4 Kg7 5.De2 estas peforta provo por havi avantaĝon. 5...Ĉc6 okazigas egajn malsimplaĵojn post 6.e5, kiam la plej bona varianto povus esti 6...Ĉg4 7.e6 Ĉxd4 8.Dxg4 Ĉxc2+, evitante la pli kutiman varianton 6...Ĉxd4 7.exf6 Ĉxe2 fxg7 Tg8 9.Ĉgxe2 Txg7, kiu ĝenerale okazigas egalan aŭ neklaran pozicion. Alia ebleco por la nigra ludanto estas 5...c6, kvankam 6.e5 dxe5 7.dxe5 Ĉd5 8.Kd2, kaj sekve 0-0-0, donas avantaĝon al la blanka ludanto; la pozicio de la nigra ludanto estas spac-mankanta kaj tiu ludanto ne povas kontraŭ-ataki efikamaniere. 6...Ĉd7 estas nun konsiderata elektebla por la nigra ludanto, ĉar 7.e6?! fxe6 8.Dxe6 Ĉde5! 8.Dd5 e6 donas avantaĝon al la nigra ludanto. Se la blanka ludanto anstataŭ 7.e6 elektas 7.Ĉf3, la nigra ludanto tiam havas plurajn solidajn eblajn elektojn, kiel 7...0-0 kaj 7...Ĉb6 (kaj sekve ...Ĉa5), kiuj laŭ-konsidere okazigas egalajn poziciojn.
  • 4.g3 kaj 5.Kg2, sekvitaj de Ĉge2, estas solida varianto. Karpov kelkfoje uzis ĝin.
  • 4.Ke3 estas alia ebleco. Konsiderita ia ne-dinamika, hodiaŭ oni konstatas ke tiu movo estas fleksebla eniĝo en variantojn kiel h3/Ĉf3 aŭ eĉ h3/g4/Kg2 - dum plu havanta la eblecon je uzi la atakon 150 se la nigra ludanto elektas movojn kiuj estas netaŭgaj kontraŭ tiu atako.
  • 4.Ke2 povas okazigi la klasikan varianton post 4...Kg7 5.Ĉf3, aŭ la blanka flanko povas elekti unu el du ege atakemaj variantoj, la bajoneta atako (5.h4) aŭ la ĉina atako (5.g4).

Fruaj devioj[redakti | redakti fonton]

Post 1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3, la nigra ludanto povas elekti ion alian ol la ĉefan varianton 3...g6: 3...c6, la ĉeĥan defendon. Tiu varianto ofte iĝas normala defendo Pirc se la nigra ludanto poste ludas ...g6. Alie, la nigra flanko povas ludi Da5... kaj ...e5 por defii la centron de blanko, aŭ gajni spacon en la dama flanko per ...b5.

Kutima devio fare de la nigra ludanto lastatempe estas 1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 e5. Tion provis multaj internaciaj grandmajstroj, kiel ekzemple Christian Bauer. La movo 4.dxe5 okazigas egalajn poziciojn post 4...dxe5 5.Dxd8+ Rxd8+ 6.Kc4 Ke7 7.Kxe6 fxe6. Tial, blanko kutime okazigas defendon Philidor per 4.Ĉf3.

Nekutima sed sufiĉe taŭga devio fare de la blanka ludanto estas 1.e4 d6 d4 Ĉf6 3.f3. En 1989, ĉe turniro en Barcelono, Garri Kasparov surprizigis la grandmajstron Jaser Seravan per tiu movo. Post 3...g6 4.c4, Seravan ludis nefeliĉe la orient-hindan defendon[1] por la unua fojo siavive (eĉ se la rezulto estis egalvenko)[2]. La nigra ludanto povas eviti ludi la orient-hindan defendon pere de 3...e5 aŭ 3...d5. Ĉi-lasta movo povas okazigi la klasikan varianton de la franca defendo post 4.e5 Ĉfd7 5.f4 e6 6.Ĉf3, la varianton de Taraŝ post 4.e5 Ĉfd7 5.f4 e6 6.c3 c5 7.Ĉd2 Ĉc6 8.Ĉdf3. Ĝi eĉ povas okazigi varianton de la gambito de Blackmar/Diemer[3] kun plia movo por blanko post 4.Ĉc3 dxe4 5.Kg5 exf3 6.Ĉxf3.

Ekzemploj de ludoj[redakti | redakti fonton]

Kasparov kontraŭ Topalov, Wijk aan Zee, 1999:

1. e4 d6 2. d4 Nf6 3. Nc3 g6 4. Be3 Bg7 5. Qd2 c6 6. f3 b5 7. Nge2 Nbd7 8. Bh6 Bxh6 9. Qxh6 Bb7 10. a3 e5 11. O-O-O Qe7 12. Kb1 a6 13. Nc1 O-O-O 14. Nb3 exd4 15. Rxd4 c5 16. Rd1 Nb6 17. g3 Kb8 18. Na5 Ba8 19. Bh3 d5 20. Qf4+ Ka7 21. Rhe1 d4 22. Nd5 Nbxd5 23. exd5 Qd6 24. Rxd4 cxd4 25. Re7+ Kb6 26. Qxd4+ Kxa5 27. b4+ Ka4 28. Qc3 Qxd5 29. Ra7 Bb7 30. Rxb7 Qc4 31. Qxf6 Kxa3 32. Qxa6+ Kxb4 33. c3+ Kxc3 34. Qa1+ Kd2 35. Qb2+ Kd1 36. Bf1 Rd2 37. Rd7 Rxd7 38. Bxc4 bxc4 39. Qxh8 Rd3 40. Qa8 c3 41. Qa4+ Ke1 42. f4 f5 43. Kc1 Rd2 44. Qa7 1-0

Fischer kontraŭ Korĉnoj, Kuracao, 1962:

1. e4 d6 2. d4 Nf6 3. Nc3 g6 4. f4 Bg7 5. Nf3 O-O 6. Be2 c5 7. dxc5 Qa5 8. O-O Qxc5+ 9. Kh1 Nc6 10. Nd2 a5 11. Nb3 Qb6 12. a4 Nb4 13. g4 Bxg4 14. Bxg4 Nxg4 15. Qxg4 Nxc2 16. Nb5 Nxa1 17. Nxa1 Qc6 18. f5 Qc4 19. Qf3 Qxa4 20. Nc7 Qxa1 21. Nd5 Rae8 22. Bg5 Qxb2 23. Bxe7 Be5 24. Rf2 Qc1+ 25. Rf1 Qh6 26. h3 gxf5 27. Bxf8 Rxf8 28. Ne7+ Kh8 29. Nxf5 Qe6 30. Rg1 a4 31. Rg4 Qb3 32. Qf1 a3 33. Rg3 Qxg3 0-1

Karuana kontraŭ Ivanĉuk, Biel, 2009:

1. d4 d6 2. e4 Nf6 3. Nc3 g6 4. Be3 Bg7 5. Qd2 c6 6. Bh6 Bxh6 7. Qxh6 Qa5 8. Bd3 c5 9. Nge2 Nc6 10. d5 Ne5 11. Bb5+ Kd8 12. Ng3 c4 13. h3 a6 14. f4 Nf3+ 15. gxf3 axb5 16. O-O b4 17. Nce2 Qc5+ 18. Kg2 Bd7 19. c3 bxc3 20. Nxc3 b5 21. a3 Kc7 22. Rad1 Rhg8 23. e5 Nh5 24. Rfe1 g5 25. exd6+ exd6 26. Nxh5 Rg6 27. Ne4 Rxh6 28. Nxc5 dxc5 29. Ng3 gxf4 30. Ne2 Kd6 31. Nxf4 Rg8+ 32. Kf2 Rh4 33. Ng2 Rxh3 34. Rh1 Rgg3 35. Rxh3 Rxh3 36. Re1 h5 37. Re4 Rh1 38. a4 Rb1 39. axb5 Rxb2+ 40. Kg3 c3 41. Ne3 Bxb5 0-1

Kavalek kontraŭ Suttles, Nico, 1974:

1.e4 g6 2.d4 d6 3.Nf3 Bg7 4.Be2 Nf6 5.Nc3 a6 6.a4 O-O 7.O-O b6 8.Re1 Bb7 9.Bc4 e6 10.Bf4 Nbd7 11.Qd2 b5 12.axb5 axb5 13.Rxa8 Qxa8 14.Bxb5 Bxe4 15.Nxe4 Nxe4 16.Rxe4 Qxe4 17.Bxd7 Ra8 18.h4 Qb7 19.d5 e5 20.Bh6 Qxb2 21.h5 Ra1+ 22.Kh2 Qb1 23.Bxg7 Qh1+ 24.Kg3 Kxg7 25.Bh3 Qc1 26.h6+ Kf6 27.c4 Qxd2 28.Nxd2 Kg5 29.Ne4+ Kxh6 30.Bd7 f5 31.Nf6 Ra7 32.Bb5 g5 33.Ng8+ Kg7 34.Ne7 Kf6 35.Nc6 Ra3+ 36.Kh2 h5 37.Nb8 h4 38.Na6 g4 39.Nxc7 Ra2 40.Kg1 g3 41.fxg3 hxg3 42.Kf1 e4 0-1

Ĉefa linio[redakti | redakti fonton]

1.e4 d6
2.d4 Ĉf6
3.Ĉc3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 ĉefa linio
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ke2 Klasika variaĵo
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ke2 Kg7 5.g4
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ke2 Kg7 5.h4
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Aŭstra atako
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Kg7 5.Ĉf3 0-0
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Kg7 5.Ĉf3 0-0 6.e5
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Kg7 5.Ĉf3 0-0 6.Ke3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Kg7 5.Ĉf3 0-0 6.Kd3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Kg7 5.Ĉf3 c5
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.f4 Kg7 5.Kc4
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ĉf3 Sistemo de la du ĉevaloj
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ĉf3 Kg7
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ĉf3 Kg7 5.h3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ĉf3 Kg7 5.Ke2
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ke3 Atako 150
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ke3 c6 5.Dd2
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Ke3 c6 5.Ĉf3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.g3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Kc4
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 g6 4.Kg5
1.e4 d6 2.d4 g6 3.Ĉf3 Kg7 4.c3
1.e4 d6 2.d4 Ĉf6 3.Ĉc3 c6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Vidu la vikipedian artikolon en la angla
  2. (anglalingve) « Yasser Seirawan with the black pieces », Chessgames.com
  3. Tiu gambito normale okazas post 1.d4 d5 2.e4
  • tiu artikolo estas kvazaŭ plena traduko de la anglalingva artikolo « Pirc defense »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]