Bobby Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bobby Fischer
Bobby Fischer
Usona-islanda grandmajstro de ŝako.
(Juna Fischer fotita kun John Collins)
Naskiĝo 9-a de marto 1943
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Morto 18-a de januaro 2008
en Rejkjaviko, Islando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Robert James "Bobby" FISCHER (9-a de marto 1943 en Ĉikago, Ilinojo, Usono — 18-a de januaro 2008, Islando) estis usona-islanda ŝakisto. En Usono li estis konsiderata heroo, post kiam li en pinta momento de la malvarma milito en 1972 venkis la rusan Boris Spasskij dum la Ŝak-Mondĉampionado en Rejkjaviko, Islando. Post 20 jaroj okazis revanĉo en Beogrado, Serbio. Tiam denove venkis FISCHER. Sed tiu renkontiĝo estis en la subblokada Jugoslavio. Tial oni volis aresti lin. Ekde tiam li kaŝis sin diversloke en la mondo (Hungario, Japanio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bobby Fischer (proksimuma prononco: [FIŝer]) estas filo de Regina Fischer (fraŭline: Wender) kaj Hans-Gerhardt Fischer, germana biofizikisto. La gepatroj, kiuj estis geedziĝintaj fine de 1933 en Moskvo, Rusio, disiĝis kiam li havis du jarojn. Poste li vivis kun sia juddevena patrino kaj sia fratino – kiu estis 5 jarojn pli aĝa ol li - en Novjorko, Usono. Li ekludis ŝakon kiel sesjarulo. La titolon de grand-majstro li akiris en 1958. En la sama jaro li abrupte ĉesis frekventi lernejon, por ke li povu dediĉi ĉiujn siajn fortojn al ŝako.

Inter 1957 kaj 1966 li seninterrompe gajnis 8-foje la usonan ĉampionecon, en 1964 eĉ kun la rezulto 11:0. Survoje al mondĉampioneco li gajnis en 1970 la interzonan turniron en Palma de Mallorca, Hispanio kaj en 1971 3 ludojn kontraŭ Bent Larsen, Mark Taimanov (kun la sensacia rezulto de 6:0) samkiel la eks-mondĉampionon Tigran Petrosjan. La titolon de mondĉampiono li akiris en 1972 en Rejkjaviko en legenda ludo kontraŭ Boris Spasskij. Li kelkfoje malvenkis pro sia ekscentra konduto, eĉ unu ludon li perdis neludante. Spite al tio li venkis per 12,5:8,5.

Post kiam li iĝis mondĉampiono, dum jaroj li ludis en neniu turniro. En 1975 la internacia ŝakorganizaĵo FIDE forprenis de li la titolon, ĉar la traktado pri la kondiĉoj de titoldefenda ludo restis sen rezulto. Lia posteulo iĝis Anatolij Karpov, kontraŭ kiu li ludis eĉ ne unu fojon.

Poste li malaperis, sed pro instigo de juna hungarino - kiu vidis lian mizeron en Novjorko - li reludis en 1992 en Jugoslavio kontraŭ sia ĉiama rivalo Boris Spasskij. Fischer venkis lin per 17,5:12,5 kaj gajnis 3,3 milionojn da USD. Sed tiun ludon malpermesis tiu usona ŝtata instanco, kiu malpermesis komercajn kontaktojn kun la Jugoslavia reĝimo. Ekde tiam li denove retiriĝis, kaŝis sin en Hungario, Germanio kaj Japanio.

En julio 2004 japanaj policanoj arestis lin pro nevalida pasporto. Japanio decidis ekstradicii Fischer al Usono en aŭgusto, sed li venis nur al provizora arestado. Marte de 2005 Islando decidis doni ŝtatanecon al Fischer.

Oni aprezas lin kiel la plej genian el ĉiuj ŝakludistoj ĝis nun aperintaj. Lia karaktero donas okazon por prijuĝi lin: kvankam li mem estis judo laŭ deveno, li ripetas kontraŭjudismajn kaj kontraŭ usonajn sloganojn.

Fischer mortis pro rena malfunkciado je la 18-an de januaro 2008 en Islando.

Islanda enteriĝejo de Fischer

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Li estas tiom elstara en kaŝludo kiom en ŝakludo (amiko Jack Collins okaze de malapero de Fischer en 1992)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Brady: Bobby Fischer, profile of a prodigy. New York: McKay 1973
  • David Edmonds und John Eidinow: Bobby Fischer goes to war. London: Faber and Faber 2004. ISBN 0-571-21411-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]