Anatolij Karpov
Anatolij Karpov | |
---|---|
![]() | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1951 (67-jara) en Zlatoust |
Ŝtataneco | Sovetunio, Rusio |
Alma mater | Q4530466 |
Profesio | ŝakludisto, politikisto, verkisto, ĵurnalisto |
Lingvoj | rusa lingvo |
Anatolij Evegenieviĉ KARPOV (ruse Анатолий Евгеньевич Карпов; naskiĝis la 23-a de majo 1951 en Zlatoust, Soveta Unio) estas elstara ŝakisto. Li estis la ŝakmondĉampiono de 1975 ĝis 1985 kaj la FIDE ĉampiono de 1993 ĝis 1999.
Karpov lernis ludi ŝakon kiam estis kvarjaraĝa. Li rapide pliboniĝis, kaj iĝis kandidatmajstron kiam estis dekunujaraĝa. Instruita de Miĥail Botvinnik, Karpov iĝis la plej juna soveta ŝakmajstro en historio en 1966, kiam estis deksesjaraĝa.
En 1969 li gajnis la infanan ŝakmondĉampionadon en Stokholmo.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la simultana ŝakludo kiu okazis en Pola Sejmo (Parlamento) proponita de Tadeusz Cymański pola parlamentano favora por Esperanto kaj ankaŭ nomata la plej bona ŝakisto en Sejmo, Anatolij Karpov venkis ĉiujn krom parlamentano Cymański.