Monda Ŝaka Ĉampionumo
Monda Ŝaka Ĉampionumo | ||
---|---|---|
ripetiĝanta sporta evento | ||
monda ĉampionkonkurso • ŝaka konkurso | ||
La titolo de mondĉampiono pri ŝako estas la plej alta rango por ŝakistoj. Normale la titolo estas donita per kvalifika turniro kaj finfine per batalado inter du ludistoj. La unua oficiala ŝaka ĉampiono estis la aŭstro Wilhelm Steinitz post sia venko kontraŭ Johannes Hermann Zukertort en la jaro 1886. La unua virina ŝakmondĉampiono iĝis la ĉeĥino Vera Menchik en 1927. La nuna vira mondĉampiono estas Ding Liren, la virina mondĉampiono estas la ĉinino Ju Wenjun.
Ĝis 1948 la metodo determini la mondĉampionon estis ĉiam per batalado inter du ludistoj. Pro la morto de la tiama mondĉampiono Aleksandro Aleĥin oni organizis 1948 turniron, la venkinto Michail Botwinnik ricevis la titolon. Poste la metodo estis ree batalado inter du ludistoj, inter la mondĉampiono kaj la venkinto de kandidata turniro. Ekde 1997 ĝis 2004 la monda ŝakasocio FIDE determinis la mondĉampionon per rekte elimina (nokaŭta) sistemo, en la jaroj 2005 kaj 2007 per duronda turniro inter 8 ludistoj.
16a Mondĉampiono: Ding Liren (2023-)
[redakti | redakti fonton]16a Mondĉampiono: Magnus Carlsen (2013-2023)
[redakti | redakti fonton]Magnus Carlsen gajnis la kandidatoturneon en Londono en printempo 2013 kaj la mondan titolon venkante Viswanathan Anand la 22-an de novembro 2013.
15a Mondĉampiono: Viswanathan Anand (2007-2013)
[redakti | redakti fonton]Anand defendis sian titolon inter la 14an kaj la 29an de oktobro 2008 en Bonn, Germanio per konkurso de maksimume 12 partioj kontraŭ Kramnik. Oni promesis revanĉon al Kramnik antaŭ la ĉampionado 2007 en la sekvonta jaro, se li perdus la titolon. Post la dekunua partio la antaŭiĝo de Anand sufiĉis kaj la konkurso antaŭtempe estis finita.
Neoficialaj mondĉampionoj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Daŭro | Lando |
---|---|---|
Pedro Damiano | ~1520 | Portugalio |
Ruy López de Segura | ~1560 | Hispanio |
Paolo Boi kaj Leonardo da Cutri | ~1575 | Italio |
Alessandro Salvio | ~1600 | Italio |
Gioachino Greco | ~1620 | Italio |
Legall de Kermeur | ~1730–1747 | Francio |
François-André Danican Philidor | ~1747–1795 | Francio |
Alexandre Deschapelles | ~1800–1820 | Francio |
Louis de la Bourdonnais | ~1820–1840 | Francio |
Howard Staunton | 1843–1851 | Britio |
Adolf Anderssen | 1851–1858 | Germanio |
Paul Morphy | 1858–1859 | Usono |
Adolf Anderssen | 1860–1866 | Germanio |
Wilhelm Steinitz | 1866–1886 | Bohemio/Aŭstrio |
Oficialaj mondĉampionoj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Daŭro | Lando |
---|---|---|
Wilhelm Steinitz | 1886–1894 | Aŭstrio-Hungario/Usono |
Emanuel Lasker | 1894–1921 | Germanio |
José Raúl Capablanca | 1921–1927 | Kubo |
Aleksandro Aleĥin | 1927–1935/1937–1946 | Rusio/Francio |
Max Euwe | 1935–1937 | Nederlando |
Miĥail Botvinnik | 1948–1957/1958–1960/1961–1963 | Sovetunio |
Vasilij Smislov | 1957–1958 | Sovetunio |
Miĥail Tal | 1960–1961 | Sovetunio |
Tigran Petrosjan | 1963–1969 | Sovetunio |
Boris Spasskij | 1969–1972 | Sovetunio |
Bobby Fischer | 1972–1975 | Usono |
Anatolij Karpov | 1975–1985 | Sovetunio |
Garri Kasparov | 1985–2000 | Sovetunio/Rusio |
Vladimir Kramnik | 2000–2007 | Rusio |
Viswanathan Anand | 2007-2013 | Barato |
Magnus Carlsen | 2013-2023 | Norvegio |
Ding Liren | de 2023 | Ĉinio |
Mondĉampionoj laŭ FIDE, de 1993 ĝis 2007
[redakti | redakti fonton]Nomo | Daŭro | Lando |
---|---|---|
Anatolij Karpov | 1993–1999 | Rusio |
Aleksandro Ĥalifman | 1999–2000 | Rusio |
Viswanathan Anand | 2000–2002 | Barato |
Ruslan Ponomarjov | 2002–2004 | Ukrainio |
Rustam Kasimĝanov | 2004–2005 | Uzbekio |
Veselin Topalov | 2005–2007 | Bulgario |
Virinaj mondĉampionoj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Daŭro | Lando |
---|---|---|
Vera Menchik | 1927–1944 | Ĉeĥio/Britio |
Ljudmila Rudenko | 1950–1953 | Sovetunio |
Jelisaweta Bykowa | 1953–1956/1958–1962 | Sovetunio |
Olga Rubzowa | 1956–1958 | Sovetunio |
Nona Gaprindaschwili | 1962–1978 | Sovetunio (Kartvelio) |
Maja Tschiburdanidse | 1978–1991 | Sovetunio (Kartvelio) |
Xie Jun | 1991–1996/1999–2001 | Ĉinio |
Zsuzsa Polgár[1] | 1996–1999 | Hungario |
Zhu Chen | 2001–2004 | Ĉinio |
Antoaneta Stefanowa | 2004–2006 | Bulgario |
Xu Yuhua | 2006-2008 | Ĉinio |
Alexandra Kosteniuk | 2008-2010 | Rusio |
Anna Ushenina | 2012-2013 | Ukrainio |
Hou Yifan | 2010-2012/de 2013 | Ĉinio |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SMITH, Chuck. Sesfoja olimpika ĉampiono estas ESPERANTISTINO! (esperante). Kontakto (revuo), p. 202 (2004-04-04). Alirita 2020-06-03.
|
|