Ljudmila Rudenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ljudmila Rudenko

Ljudmila RUDENKO (27-a de julio 1904 – 4-a de marto 1986) estis rusa grandmajstrino de ŝakludo.

Ŝi naskiĝis en Lubni, Rusio. Ŝia patro lernigis ŝakon al ŝi kiam ŝi estis 10-jaraĝa, sed ŝi preferis naĝadon. Nur en 1925, kiam ŝi enloĝis Sankt-Peterburgon — tiame Leningrado — ŝi dediĉis sin al ŝako. En 1944, ŝi iĝis ĉampiono de Leningrado, kaj en 1950 ŝi iĝis ŝaka majstrino kaj mondĉampiono. En 1976, ŝi iĝis grandmajstrino.

Grigori Levenfiŝ estis unu el ŝiaj trejnistoj.

En 2002, estis ludata la Ludmila Rudenko Memorial (Ljudmila Rudenko Memorigo) konkurson, la venkistino estis Sandugaĉ Ŝajdulina (ELO-rangata 2.454).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]