Monda Ŝaka Ĉampionumo 1934

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Ŝaka Ĉampionumo 1934 estis ludita inter la mondĉampiono Aleksandro Aleĥin kaj la defianto Efim Bogoljubow. La matĉo okazis en diversaj urboj de Germanio inter la 1-an de aprilo kaj la 14-an de junio 1934. Aleĥin retenis la titolon per 8 venkoj kaj 15½ poentoj post 26 ludoj.

La matĉo[redakti | redakti fonton]

La unua ludanto kiu venku en ses ŝakludoj kaj akumulu pli ol 15 poentojn estus ĉampiono.

Monda Ŝaka Ĉampionumo matĉo 1934
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 Venkoj Poentoj
Efim Bogoljubov  Nazia Germanio ½ 0 ½ 0 ½ ½ ½ ½ 0 1 0 ½ ½ ½ ½ 0 0 ½ ½ ½ 0 ½ 1 1 0 ½ 3 10½
Aleksandro Aleĥin  Francio ½ 1 ½ 1 ½ ½ ½ ½ 1 0 1 ½ ½ ½ ½ 1 1 ½ ½ ½ 1 ½ 0 0 1 ½ 8 15½