Andor Lilienthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Lilienthal
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1911 (1911-05-05)
en Moskvo
Morto 8-an de majo 2010 (2010-05-08) (99-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco SovetunioHungario
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr
Tombo

Andor LILIENTHAL (naskiĝis la  5-an de majo 1911(nun 1911-05-05) en Moskvo - mortis la 8-an de majo 2010 en Budapeŝto) estis juddevena hungara ŝaka grandmajstro, en 2006 la vivanta plej aĝa grandmajstro.

Li komencis ludi la ŝakon en aĝo de 15 kaj post kelkaj jaroj jam ludis kun la plej bonaj ŝakmajstroj de la mondo.

Lia patrino estis kantisto, la patro laboris kie elektromekanikisto. En 1913 la familio disapartiĝis: la patrino decidis reveturi kun sia 3 infanoj al Hungario. Ĉar ŝi ne povis vivteni la infanojn, ŝi donis ilin al infanhejmo.

Lilienthal lernis metion sed kiel tajloro ne trovis laboron. Li komencis ŝakludi en aĝo de 15 kaj post tio iĝis sia vivtena okupado. Li vizitis kafejojn en Budapeŝto, Vieno, Berlino, Parizo kaj venkis la amatorojn. Post iom da tempo li konatiĝis kun Capablanca, Aleĥin.

Li plej sukcesaj tempoj estis en la 1930-40-aj jaroj, precipe en jaro 1934, kiam li estis la 6-a plej bona ŝakludisto de la mondo.

Li iris amindumi kun Capablanca al moskva restoracio. Sekvo de tio, li geedziĝis en 1935 kaj setlis en Moskvo, ricevis la sovetan ŝtatanecon en 1939. Li estis en 1940, ĉampiono de Moskvo kaj soveta majstro.

De 1951 ĝis 1960 li estis trejnisto de Tigran Petrosjan. Li retiriĝis de la ludo en 1965 kaj setlis en Hungario en 1976.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]