Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko
militmonumento
memorigaĵo • milita tombejo • monumental sculpture • sovetia militista tombejo en Germanio [+]

LandoGermanio
SituoBerlino
- koordinatoj52° 29′ 10″ N, 13° 28′ 18″ O (mapo)52.48611113.471667Koordinatoj: 52° 29′ 10″ N, 13° 28′ 18″ O (mapo)

ArkitektoIakov Bielopolski

Estiĝo8-a de majo 1949

Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko (Berlino)
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko (Berlino)
DEC
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko
Lokigo de Berlino en Germanio

Map
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko
Vikimedia Komunejo:  Soviet War Memorial (Treptower Park) [+]
vdr

La Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko - ruse Воин-освободитель в Трептов-парке, germane Sowjetisches Ehrenmal im Treptower Park - estas memorejo kaj samtempe soldata tombejo en la Treptova Parko (germane Treptower Park, ruse Трептов-парк) en Berlino, antaŭ oktobro 1990 en orienta Berlino, la ĉefurbo de socialisma orienta Germanio.

la statuo de sovetunia soldato kun infano kaj rompita svastiko

La instalaĵo, kiu estis kompletigita en majo 1949, estis konstruita laŭ la instrukcioj de la Sovetunia Armea Administracio en Germanio (ruse Советская военная администрация в Германии) por honorigi la soldatojn de la Ruĝa Armeo kiuj mortis en la Dua mondmilito dum la konkero de nazia Germanio. Pli ol 7000 el la soldatoj kiuj mortis en la Batalo de Berlino estas entombigitaj ĉi tie. La kolosa statuo de la monumento estas 30 metrojn alta, inkluzive de la monteto kaj la bazo. La memorejo estas nur unu el kvar similstilaj sovetuniaj monumentaj honorigejoj en orienta Berlino.

la 30-metra monumento je iom pli da distanco
la kompleta memorejo el birda perspektivo