Haĝi Seraja Ŝapŝal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Haĝi Seraja Ŝapŝal, karaimlingve: Хаджи Серая Гахан Шапшал, pole: Hadży Seraja Chan Szapszał, ruse: Сергей Маркович (Мордехаевич) Шапшал, litove: Chadži Seraja Chan Šapšalas (naskiĝis la 8-an de majo 1873 en Ojsunsk (en krime-tatara lingvo: Ojsunkoj) apud Baĥĉisarajo, mortis la 18-an de novembro 1961 en Vilno) – karaima kleriko, spirita estro de Eŭpatorio (1915-1919) kaj Trakai (1928-1940-1945), turkologo, doktoro de filologiaj sciencoj, konanto de orientaj kulturoj.

Sciencaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Kiel scienca laboranto de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, Universitato de Vilno, Litovia Akademio de Sciencoj kolektis grandan heredaĵon. Li estis aŭtoro de preskaŭ 100 publikaĵoj, en tio 70 disertaĵoj. Kune kun rusa turkologo Nikolaj Baskakov kaj polaj orientalistoj: Ananiasz Zajączkowski kaj Aleksander Dubiński preparis monumentan "Vortaron karaima-rusa-polan" eldonitan en mallongigita versio en Moskvo en 1974.

Laŭ opinio de kelkaj aŭtoroj estis kreinto de la doktrino de t.n. "dejudigo" de karaima religio kaj historio. En la 20-aj jaroj popularigis teorion pri altaja-turka deveno de karaimoj kaj radikoj de ilia kulturo, kiu iĝis temo de akraj sciencaj diskutoj flanke de kontraŭuloj.

Li kolektis riĉan posedaĵon de karaimaj skribaĵoj kaj objektoj de ĉiutaga uzo, manufakturaĵoj, armiloj, dokumentoj kaj estis iniciatinto pri fondo de karaima muzeo en Trakai. Konstruon de la muzeo oni komencis en 1938 helpe de pola ŝtato. Nuntempe parto de la kolekto konsistigas karaiman etnografian ekspozicion de la muzeo pri historio de la urbo Trakai, parto troviĝas en nacia muzeo de Vilno.