Arnold Hauser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

HAUSER Arnold estis hungardevena brita art- kaj filmhistoriisto. Li estis naskita en Temeŝvaro la 8-an de majo 1892 kaj mortinta en Budapest la 29-an de januaro 1978.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arnold Hauser pristudis belart- kaj literaturhistorion en Budapeŝto, Vieno, Berlino kaj Parizo. En tiu lasta instruis lin Henri Bergson, kiu influis lin profunde. En Budapeŝto li estiĝis ano de Vasárnapi Kör (Dimanĉa Rondo), fondita de György Lukács. Apartenis al tiu grupo ankaŭ Károly Mannheim, Béla Balázs, Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Post la Unua mondmilito li pasigis du jarojn en Italujo por studi klasikan historion kaj la italujan arton. En 1921 translokiĝis Berlinon. Post tri jaroj loksidiĝis en Vieno kaj en 1938 en Londono, kie komencis esplori la socian historion de arto, postulinta tiu dek jarojn por fini. Ekde 1951 li estis preleganto de arthistorio en Universitato de Leeds kaj je la fino de la 1950-aj jaroj gastprofesoro en Universitato Brandeis en Usono. En 1959 li fariĝis profesoro en Hornsey College of Art en Londono. Inter 1963-65 li denove laboris en Usono, poste li revenis Londonon. En 1977 li loksidiĝis en Hungario, kie li fariĝis honora ano de Hungara Scienca Akademio.

Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sozialgeschichte der Kunst und Literatur, 1951 - The Social History of Art (La socia historio de arto)
  • Philosophie der Kunstgeschichte, 1958 - The Philosophy of Art History (Filozofio de arthistorio)
  • Der Manierismus, 1965 - Mannerism: The Crisis of the Renaissance and the Origin of Modern Art (Manierismo)
  • Soziologie der Kunst, 1974 - Sociology of Art (Artsociologio)

Fonto[redakti | redakti fonton]