Johann Adolph Darnstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Adolph Darnstedt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1769 (1769-01-01)
en Auma
Morto 8-an de majo 1844 (1844-05-08) (75-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo desegnisto • gravuristo • grafikartisto • vidartisto • kuprogravuristo
vdr

Johann Adolph DARNSTEDT (naskiĝinta en 1769 en Auma, mortinta la 8-an de majo 1844 en Dresdeno) estis germana desegnisto kaj kuprogravuristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hegereiter-ponto ĉe Plauenscher Grund apud Dresdeno

Dum infanaĝo la familio translokiĝis en 1784 al Dresdeno. Tie ĉi oni malkovris talentan lian artistan kaj sekve li studis inter 1787 kaj 1791 ĉe la artakademio dresdena. Tie li iĝis disĉiplo de Adrian Zingg.[1] Poste li trejniĝis ĉe la kortega gravuristo Christian Gottfried Schulze dediĉante sin precipe je pejzaĝoj. Post studadfino li liberprofesiulis en Dresdeno. En 1796 kreitis la serio 16 Landschaften aus dem Plauenschen Grund; ili furoris dum la Artekspozicio en 1801 en Dresdeno. Danke al lia detalemo kaj altkvalitaĵkread-intenco li iĝis unu el la plej bonaj kaj demanditaj kuprogravuristoj siatempe. De la direktoro de la artakademio dresdena, grafo Camillo Marcolini, li rekomendis al la saksia princelektisto. De 1804 Darnstedt laboris ĉefe por princelektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a kaj partoprenis diversajn elmontradojn artajn.

En 1808 kaj 1810 oni aljuĝis al li la oran medalon de la Brera-akademio de Milano. En la 5.1.1811 li ekmembriĝis ĉe artoakademio dresdena kaj jam en la 31.12.1815 li nomumitis eksterorda akademiprofesoro. La saman jaron li ek-anis ĉe artakademio berlina[2] Sekvis docentmembrecoj en 1814 ĉe la akademio milana kaj baldaŭ poste ĉe Rusia Akademio de Belartoj kaj Reĝa Dana Akademio de Arto.

Krom aĵoj por Dresdeno li faris grafikojn por la pariza Napoleono-muzeo kaj por privatuloj, ekz. por Johann Christian Klengel, Philipp Otto Runge, Frederik de Moucheron kaj Joseph Wynants. Por la dresdena arĥeologo Wilhelm Gottlieb Becker li ilustris la volumojn 1 kaj 3 de ties verko Augusteum. La 40 gravuraĵoj pri Seifersdorfer-valo (laŭlonge de Röder-rivero) ege laŭditis de ĉiuj. La artistoj Johann Gottfried Abraham Frenzel, Johann Gottlob Schuman kaj Eduard Harnapp menciindas kiel disĉiploj de Darnstedt. En 1819 li eksuferis je amaŭrozo kaj devis en la 1.1.1829 ĉesigi ĉiun verkadon.

Liaj verkoj troviĝas en multaj kolektoj: ekz. en Dresdeno ĉe Staatliche Kunstsammlungen Dresden, Dresdner Stadtmuseum, Körnermuseum; en la Urba muzeo de Nurenbergo kaj en Berlino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1792: Kvardek gravuraĵoj de Seifersdorfer Tal (apud Dresdeno)
  • 1796: Dek ses pejzaĝoj de Plauenscher Grund (apud Dresdeno)
  • 1801: Der Weise kaj Der Weise unter den Hirten, Dresdeno
  • 1803 ĝis 1805: Die Tageszeiten, Dresdeno
  • 1818: Ansicht der Domkirche zu Köln, laŭ Domenico Quaglio (ĉefverko lia)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archiv der Hochschule für bildende Künste Dresden.
  2. Johann Adolph Darnstedt – Akademie der Künste.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe ADB
  • Ernst Sigismund: "Darnstedt, Johann Adolph". Ĉe: Ulrich Thieme (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Begründet von Ulrich Thieme und Felix Becker. Band 8: Coutan–Delattre. E. A. Seemann, Leipzig 1912, p. 408–409
  • Heike Lüddemann: "Darnstedt, Johann Adolph". Ĉe: Allgemeines Künstlerlexikon. Die Bildenden Künstler aller Zeiten und Völker (AKL). Band 24, Saur, München 1999, ISBN 3-598-22764-7, p. 299.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Adolph Darnstedt en la germana Vikipedio.