Kamehameha la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamehameha la 1-a
Reĝo de Havajo
Regado de 1795 ĝis 1819
Sekvanto Kamehameha la 2-a
Persona informo
Kalani Paiʻea Wohi o Kaleikini Kealiʻikui Kamehameha o ʻIolani i Kaiwikapu kauʻi Ka Liholiho Kūnuiākea
Naskonomo Kalani Paiʻea Wohi o Kaleikini Kealiʻikui Kamehameha o ʻIolani i Kaiwikapu kauʻi Ka Liholiho Kūnuiākea
Naskiĝo ĉirkaŭ 1758
en Kapakai, Kokoiki, Moʻokini Heiau, Kohala, insulo de Havajo
Morto 5-an de aprilo 1819 (1819-04-05)
en Kamakahonu, Kailua-Kona, Kona, , insulo de Havajo
Tombo nekonata
Religio havaja religio vd
Loĝloko Kamakahonu vd
Ŝtataneco Reĝlando Havajo vd
Familio
Dinastio Kamehameha
Patro Keōua
Patrino Kekuʻiapoiwa la 2-a
Gefratoj Kekuiapoiwa Liliha • Keliimaikai vd
Edz(in)o Kaʻahumanu, Keōpūolani, Kalola-a-Kumukoʻa, Peleuli, Kalākua Kaheiheimālie, Nāmāhāna Piʻia, Kahakuhaʻakoi Wahinepio, Kekāuluohi, Kekikipaʻa, Manono la 2-a, Kānekapōlei
Infanoj Kamehameha la 2-a (Liholiho), Kamehameha la 3-a (Kauikeaouli), Nāhiʻenaʻena, Kamāmalu, Kīnaʻu (Kaʻahumanu la 2-a), Kahōʻanokū Kīnaʻu, Kānekapōlei la 2-a
Profesio
Okupo suverenomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Kamehameha la 1-a en centro de Honolulu

Kamehameha la unua, la Granda (naskiĝis en ĉirkaŭ. 1758, mortis en majo 1819) estis la unua reĝo de Havajo (1795-1819).

Koncerne al la ĝusta jaro de lia naskiĝo, legendoj rakontis pri tio, ke iun tagon granda reĝo unuigas la Havajajn Insulojn. La signo de lia naskiĝo estus kometo. La Kometo Halley estis vidata en 1758, Havajo, tiel oni supozis ke tiu ĉi estas la jaro de naskiĝo Kamehamehala 1-a.

Kamehameha la 1-a estis la nevo de Kalaniʻopuʻu, estro de la insulo Havajo, kiu estis mortigita dum provo aresti James Cook. Post morto de Kalani'opu'u en 1782, lia filo Kiwalao estro de la Big Island. Kamehameha havis altan religian pozicion kaj estis gardisto de dio de milito Kukailimoku.

En la jaroj post morto de Kalani'opu'u, li okazis plurfoje kolizioj inter la kuzoj, sen sukcesi el ili ambaŭ gajni la supran manon. En 1786 Kahekili, reĝo de Maui estis ĉe pinto de sia potenco. Li regis ne nur Oahu, Moloka'i kaj Lanai, sed ankaŭ kontrolis Kauai kaj Ni'ihau tra interkonsento kun lia duonfrato Ka'eokulani. En 1790 Kamehameha sukcesis venki super Kahekili, sed li ne povis firmigi sian povon konstante. Dum aliaj militistaj kampanjoj, kiuj ankaŭ inkludis Oahu, Kamehameha lerte atingis apogon de fremduloj kiel Isaac Davis, John Young kaj George Vancouver. Tiamaniere li atingis posedon de pafiloj, kiuj certigis por li pli kaj pli la superecon.

Kiam en 1810 Kaumuali'i, estro de Kauai, estis fine submetita, Kamehameha estis la sola reganto de la insularo.

Kiel reĝo, li faris kelkajn agojn por certigi, ke la insuloj restos unuiĝinta reĝlando eĉ post lia morto. Post militoj, Kamehameha la 1-a estis respektita kiel bonkora kaj malavara reĝo, kaj estis adorita de la popolo.

Kamehameha unuigis la leĝan sistemon kaj eksportis krudmaterialojn (inklude santal-lignon) por apogo de la komerco kun Eŭropo kaj Usono. Tio firmigis sendependecon de la insuloj, dum aliaj insuloj de la Pacifiko devis submetiĝi al la koloniaj potencoj. Fakte, la Havaja Regno retenis sian sendependecon, krom mallonga kvin-monata okupo periodo en 1843 ĝis aneksado fare de Usono en 1898.