Theodoros Katsanevas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Theodoros Katsanevas
Θεόδωρος Κατσανέβας
Member of the Hellenic Parliament
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1947 (1947-03-13) (73-jara)
en Ateno
Etno grekoj [#]
Lingvoj moderna greka lingvo [#]
Ŝtataneco Grekio [#]
Alma mater Universitato de Pireo • University of Warwick • Londona Lernejo de Ekonomiko [#]
Partio Drakmo Greka Demokratia Movado Kvin Steloj
Familio
Edz(in)o Sofia Papandreou [#]
Profesio
Okupo politikistoverkisto • universitata profesoro • ekonomikisto [#]
Laborkampo laborekonomiko [#]
Oficiala retejo http://www.unipi.gr/katsanevas [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Theodoros KATSANEVAS, greke Θεόδωρος Κατσανέβας (naskiĝis la 13-a de marto 1947 en Ateno), estas greka politikisto. Li estis parlamentano de la socialdemokrata PASOK-partio en 1989-2004. En majo 2013 li fondis la partion Drakmo Greka Demokratia Movado Kvin Steloj kiu postulas la reenkondukon de la greka monunuo drakmo.

Katsenavas famiĝis internacie en januaro 2014 ĉar li komencis juran proceduron kontraŭ greka vikipediisto. La vikipediisto estis skribinta en la koncerna artikolo en la greka konatan okazon el la persona historio de Katsenavas. La bopatro, nome la eksa ĉefministro Andreas Papandreu, diris en sia testamento pri Katsenavas ke tiu estas 'hontindaĵo por la familio'.[1]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gulli.com: Politiker verklagt Wikipedia-Autor auf 200.000 Euro, laste vidita je la 20-a de februaro 2014.