Batalo de Mohács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memormonumento

La batalo de Mohács [mohaĉ] estis signifa batalo inter la Hungara Reĝlando kaj la Otomana Imperio, kio finiĝis per la totala malvenko de la hungara armeo. Tio okazis la 29-an de aŭgusto 1526 kaj gvidis al disiĝo de Hungario al tri partoj (por pli ol 150 jaroj).

En Hungario okazis en 1514 kamparana ribelo per gvido de György Dózsa [djordj do:ĵa]. Tio malfortigis la landon kaj ektimigis riĉulojn, kiuj poste ne volis armiligi la kamparanojn. La interkvereloj en Hungario kaŭzis, ke la armeo de la kontraŭstaranta partio, gvidata de János Szapolyai ne alvenis, forestis de la batalo.

En la batalo staris unuflanke la 27.000-nombra hungara armeo gvidata de Pál Tomori, ĉefepiskopo de Kalocsa; aliflanke staris la bone ekipita (300 kanonoj kontraŭ 80 de la hungaroj), plinombra armeo de la Otomana Imperio, gvidata de Sulejmano la 1-a. Post kelkhora batalo la hungara armeo neniiĝis: mortis 24.000 hungaroj, la ĉefepiskopo Pál Tomori, la hungara reĝo Ludoviko la 2-a.

Dum la batalo la turkoj premis la hungarojn al la Danubo kaj multaj mortis en la antaŭaj marĉoj. Dumtempe ekpluvegis, kio interrompis la batalon. La hungara reĝo sufokiĝis en la ŝveliĝanta rivereto (rojo) Ĉele (hungare Csele-patak).

Post la venko malfermiĝis la (lando)pordo kaj la turkoj inundis la interareon de la riveroj Tiso kaj Danubo (vidu mapon ĉe Hungario). La turkoj marŝis al Buda (nun parto de Budapeŝto) sed tion okupis nur en 1541.