Saltu al enhavo

György Dózsa

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Gheorghe Doja" alidirektas ĉi tien. Por la vilaĝo de distrikto Mureș, vidu la paĝon Gheorghe Doja (komunumo).
György Dózsa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1470 (1470-01-01)
en Dalnic
Morto 20-an de julio 1514 (1514-07-20) (44-jaraĝa)
en Timișoara
Mortokialo torturo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Gregorio Dózsa Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Portreto

DÓZSA György [do:ĵa djoerdj] aŭ Georgo DÓZSA, (rumane: Gheorghe Doja, Georgo Doĵa; origina nomo Székely) estis la estro de la hungara kamparana ribelo en 1514. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1470 en Dalnoko (Hungario) kaj mortis la 20-an de julio 1514 en Temeŝvaro. Li estis pli aĝa frato de Gregorio Dózsa, sia submilitestro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En aprilo de 1514 reĝo Vladislao la 2-a Jagello nomumis György Dózsa kiel ĉefestron de la krucmilita armeo kontraŭ la turkoj. Je la fino de majo li fariĝis estro de la kamparana ribelo. Post la malvenko ĉe Temesvár la 15-an de julio vundite li fariĝis kaptito de János Szapolyai, kiu ekzekutigis lin kiel "kamparan-reĝon" kun fajrokrono sur la kapo, sidantan sur ardfajra fertrono.