Gheorghe Doja (komunumo)
Etoso
Gheorghe Doja | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Lukafalva (hungare), Lucafalău | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 28′ N, 24° 31′ O (mapo)46.46333333333324.511111111111Koordinatoj: 46° 28′ N, 24° 31′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 301 m | |
Poŝtkodo | 547260 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.982 (en 2011) | |
– vilaĝo | 543 (en 2011; 514 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 116992 | |
Gheorghe Doja [gjorge doĵa] (hungare Dózsa György [doĵa gjordj]) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ilieni, Leordeni, Tirimia kaj Satu Nou. Ĝia nomo omaĝas la ribelestron György Dózsa (rumane Gheorghe Doja).
Ĝis 1952 ĝia nomo estis Lukafalva (hungare) aŭ Lucafalău (rumane).
Situo
[redakti | redakti fonton]Gheorghe Doja situas sur la dekstra bordo de la rivero Niraj. Ĝia regiono havas tre argilecan grundon, kiu taŭgas por kultivado de legomoj; tial oni foje nomas ĝin Ţara Morcovilor (lando de la karotoj).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1992 ĝi enhavis 508 loĝantojn (93 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas el 1409. Ĝi estis sikula komunumo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Sámuel Gergely (Lukafalva, 2-a de aprilo 1845 – Hosszúfalva, 28-a de marto 1935): historiisto.
- György Nagy (1-a de januaro 1938 – 26-a de decembro 1998, Cluj-Napoca): filozofo, sociteoriisto
- József Székely (22-a de septembro 1928): agronomo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Situo en la distrikto
-
Preĝejo en Gheorge Doja