Miheșu de Câmpie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miheșu de Câmpie
Vilaĝo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Mezőméhes (hungare), Bienendorf (germane)
Iama hungara departemento Torda-Aranyos
Situo 46° 41′ N, 24° 10′ O (mapo)46.67777777777824.158611111111Koordinatoj: 46° 41′ N, 24° 10′ O (mapo)
Alto super maro 327 m
Poŝtkodo 547420
Loĝantaro
– komunumo 2.447 (en 2011)
– vilaĝo 1,539 (en 2011; 1514 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 118389
Information icon.svg
vdr

Miheșu de Câmpie [pron.: miheŝu de kimpie] (hungare Mezőméhes [mezomeheŝ]) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 1 300 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1 499 (rumanoj, 14 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1293. Ĝi estis hungara servutulvilaĝo. De la 15-a jarcento loĝis ĝin ankaŭ rumanoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Apartenas al ĝi Bujor, Cirhagău, Groapa Rădăii, Mogoaia, Răzoare, Șăulița kaj Ștefanca.

Situo[redakti | redakti fonton]

Miheșu de Câmpie limas okcidente al la distrikto Cluj. La distrikto vojo DJ151 ligas ĝin al Sărmașu norde kaj al Luduș sude. Miheșu de Câmpie havas du haltejojn ĉe la fervojlinio Luduș – Măgheruș Șieu.

La nomparto "de Câmpie" rilatas al la Ebenaĵo de Transilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.