Bahnea
Bahnea | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Bonyha (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | ||
Situo | 46° 22′ N, 24° 29′ O (mapo)46.37444444444424.478611111111Koordinatoj: 46° 22′ N, 24° 29′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 304 m | ||
Poŝtkodo | 547055 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3739 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 2 001 (en 2011; 1948 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 115316 | ||
Bahnea [bahnja] (hungare: Bonyha [bonjha], germane: Bachnen) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș, nordokcidente de Târnăveni. Apartenas al ĝi la vilaĝoj Bernadea, Gogan, Cund, Idiciu, Lepindea kaj Daia.[1]
Bahnea situas en la valo de la rivero Târnava Mică.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 1 318 loĝantojn (rumanoj, rumanoj) kaj en 1992 1 850 (rumanoj, 39 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1 948 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]:
Etneco | nombro | elcentoj |
---|---|---|
romaoj | 671 | 34,4 % |
hungaroj | 664 | 34,1 % |
rumanoj | 606 | 31,1 % |
Lingvo | nombro | elcentoj |
---|---|---|
rumana | 847 | 43,5 % |
hungara | 672 | 34,5 % |
cigana | 421 | 21,6 % |
germana | 5 | 0,3 % |
La etnaj grupoj de romaoj, hungaroj kaj rumanoj do estas proksimume egalnombre reprezentataj. Kvankam neniu deklaris germanan etnecon, kvin vilaĝanoj deklaris la germanan sia precipa lingvo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas el 1291. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- György Bonyhai Simon (? 1673 – 19-a de septembro 1737): reformita eklezia verkisto.
- Kata Bethlen (25-a de novembro 1700 – Fogaras, 29-a de julio 1759): verkistino.
- Károly Osváth: apotekisto
- György Verestói (1698-1765), verkisto, oratoro, de 1760: reformita episkopo de Transilvanio.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Komunuma paĝaro Arkivigite je 2015-02-13 per la retarkivo Wayback Machine ĉe e-primarii.ro
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
-
Panorama vido de Bahnea