Iernut
Aspekto
Iernut | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Radnót (hungare), Radnuten (germane) | |
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | |
Situo | 46° 27′ N, 24° 14′ O (mapo)46.45361111111124.233333333333Koordinatoj: 46° 27′ N, 24° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 280 m | |
Poŝtkodo | 545100 | |
Loĝantaro | 8,705 (en 2011; 9.523 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 117827 | |
Iernut [jernut] (hungare: Radnót, germane: Radnuten) estas urbo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Cipău (Maroscsapó), Deag (Marosdég), Lechința (Mureș) (Maroslekence), Oarba de Mureș (Marosorbó), Porumbac (Porumbáktanya), Racameț (Rakamac), Sălcud (Szélkút) kaj Sfântu Gheorghe (Csapószentgyörgy).[1]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 2 109 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 5 954 (rumanoj, 23 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas en 1257. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Kis-Küküllő (reĝa departemento).
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Kuracisto Magda Radnót, esteto Sándor Radnóti, dramaturgo Zsuzsa Radnóti kaj poeto Miklós Radnóti portis la hungarlingvan loknomon.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- József Balogh (1701–1756), jezuita monako, instruisto.
- Márton Hamar (5-a de februaro 1927 – Bukareŝto, 25-a de marto 1987), zoologo.
- Endre Jeney (26-a de aŭgusto 1891 – Debrecen, 10-a de aŭgusto 1970): patologo, mikrobiologo, universitata profesoro, laŭreato de Kossuth-premio (1963).
- Csilla Kákonyi (n. 28-a de majo 1940), pentristino[2]
- Zsigmond Kornis (? , ĉirkaŭ 1578 – Radnót, 3-a de novembro 1648): transilvania grandbienulo, magnato.
- János László (n. 7-a de februaro 1934): violonisto.
- Hortenzia Meleg (n. 10-a de junio 1961): marionetaktorino.
- András Szabó (juristo).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Paĝo de Kákonyi ĉe artportal.hu. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-07.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Situo en la distrikto
-
Kalvinana preĝejo en Iernut
-
La urba blazono